Montefrío

(Alidirektita el Montefrio)

Montefrío [monteFRIo] (Malvarma Monto) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio kun areo de 254 km². En 2007 Montefrío havis 6400 loĝantojn; kaj 5433 en 2019. Ĝi estas en la norda parto de la komarko de Loja. Limas kun la municipoj granadaj Íllora, Villanueva Mesía, Loja kaj Algarinejo; kun la municipoj kordovaj Priego de Córdoba kaj Almedinilla; kaj kun la ĥaena Alcalá la Real.

Montefrío
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18270 (Montefrío, Lojilla y Milanos)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 376  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 19′ N, 4° 1′ U (mapo)37.321111111111-4.0111111111111Koordinatoj: 37° 19′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 833 m [+]
Areo 253,92 km² (25 392 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montefrío (Provinco Granado)
Montefrío (Provinco Granado)
DEC
Montefrío
Montefrío
Situo de Montefrío
Montefrío (Hispanio)
Montefrío (Hispanio)
DEC
Montefrío
Montefrío
Situo de Montefrío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montefrío [+]
vdr
Situo de Montefrío en la provinco de Granada.

La municipo montefria enhavas la kernojn Montefrío — inter du ravinoj — kaj Lojilla [loĤIĝa), same kiel la disaj submunicipoj Milanos, Los Molinos, La Viñuela, Fortaleza, Corcoles, Los Gitanos, Rincón de Turca, Campo Humano, Los Hospitales, Los Cerezos, kaj Baratas. Estas sur la deklivaro de la Sierra de Parapanda.

Montefrío estis deklarita Nacia Histori-Arta Komplekso en 1982. En oktobro 2015 estis konsiderata de la prestiĝa revuo "National Geographic" kiel unu el la dek vilaĝoj kun plej belaj vidaĵoj de la tuta mondo.[1]

Ties koordinatoj estas la jenaj: 37° 19′ 00″ N 04° 01′ 00″ U / 37.31667 °N, 4.01667 °U / 37.31667; -4.01667 (mapo).

Monteto kun la restaĵoj de la antikva fortikaĵo kaj la preĝejo, nuntempe Centro de Interpretado El Centinela.

Notoj redakti

  1. Rodríguez, Miguel (27 de octubre de 2015). «Un reportaje de National Geographic revoluciona un pueblo de Granada». El Mundo. Konsultita la 28an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti