Montehermoso

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Montehermoso (Belega monto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 5 619 loĝantoj sur areo de 96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas montehermoseños. Ili famas pro manfarado, kiel ĉe la ĉapoj de Montehermoso kaj la sonoriloj de Rivera, kaj pro ĝia folkloro, el kio elstaras fama festo Los Negritos de San Blas (La nigruletoj de Sankta Blazo).

Montehermoso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10810
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Carlos Javier Labrador Pulido
Demografio
Loĝantaro 5 619  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 6° 21′ U (mapo)40.0883757-6.3495966Koordinatoj: 40° 5′ N, 6° 21′ U (mapo) [+]
Alto 394 m [+]
Areo 96 km² (9 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montehermoso (Ekstremaduro)
Montehermoso (Ekstremaduro)
DEC
Montehermoso
Montehermoso
situo en Ekstremaduro
Montehermoso (Hispanio)
Montehermoso (Hispanio)
DEC
Montehermoso
Montehermoso
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montehermoso [+]
vdr

Situo redakti

Montehermoso estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 394 m; je 90 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo; samdistance estas Salamanko. La plej proksima urbo estas Plasencia, je nur 24 km. La areo de ties teritorio estas de 96 km².

Municipa teritorio redakti

 
Mapo de la municipa teritorio de Montehermoso kaj la najbaraj.

La municipa teritorio de Montehermoso limas kun:

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita kiel domaro de la senjorlando de Galisteo en la 13-a jarcento, sed oste finhavis pli da loĝantaro ol la ĉefurbo de la senjorlando. En 1837 sendependiĝis kun la resto de la municipoj de la senjorlando.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.