Monterosso al Mare

komunumo de Italio

Monterosso al Mare estas komunumo de Italio.

Monterosso al Mare
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio (2005)
Provinco SP La Spezia (2005)
Geografia situo 44° 9′ N, 9° 39′ O (mapo)44.159.65Koordinatoj: 44° 9′ N, 9° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 12 m [+]
Areo 11 (2005) km²
Loĝantaro 1350 (2023)
Loĝdenso 123 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Levanto, Pignone, Vernazza (2005)


Poŝtkodo 19016
Imposta kodo F609
Kodo laŭ ISTAT 011019
Telefona prefikso 0187
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Monterosso al Mare
Panoramo de Monterosso
La turo Aurora

Monterosso al Mare situas en la centro de malgranda natura golfo, protektata de modesta artefarita klifo, oriente de Punta Mesco en la Riviera de La Spezia. Ĝi konsistigas la plej okcidentan parton de la Cinque Terre.

La fervoja stacidomo de Monterosso

Okcidente de la origina vilaĝo, preter la kapucina monteto, troviĝas la loĝata areo Fegina, relative moderna ekspansio dediĉita al mara turismo, kiun oni povas atingi per tunelo de kelkaj dekoj da metroj. La loka fervoja stacidomo situas en Fegina kie estas relative pli grandaj strandoj ol la mallarĝaj klifoj, kiuj karakterizas la aliajn vilaĝojn de la Cinque Terre.

La urbo Monterosso estas parto de la Nacia Parko Cinque Terre kaj la maro antaŭ ĝia marbordo estas parto de la Mara Protektita Areo Cinque Terre. La komunumo ankaŭ estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko Porto Venere, Cinque Terre kaj Insuloj (Palmaria, Tino kaj Tinetto).

Historio redakti

 
Monterosso vidita de la maro
 
Monterosso al Mare, dealte vidita

Laŭ iuj historiaj fontoj, unua homa setlejo en la areo estis nomita Albareto; ĝi estis konstruita en la tujaj altaĵoj de la nuna urba areo de Monterosso. Tie troviĝis iuj entombigoj de la antaŭromiaj Liguroj. tiu vilaĝo estis ddtruita en la jaro 643 fare de la longobardoj.

La mezepoka vilaĝo Monterosso devenas de la 9-a jarcento kaj estis konstruita ĉe la enfluejo de la rivereto Buranco, kiu probable estis la ekstrema limo de la havaĵoj de la familio Obertenghi en la regiono.

Memoro pri la pasinteco kaj la konstantaj luktoj, estas la kastelo, kun siaj longformaj muroj, kiu inkluzivas tri cilindrajn turojn, la Aŭrora turo super la maro kaj la mezepoka turo en la urbo antaŭ la Preĝejo San Giovanni Battista.

Kun la ĝenova regado la teritorio spertis rimarkindan agrikulturan disvolviĝon - kun la intensigo de la kultivado de tritiko kaj de vinberejoj en la karakterizaj terasoj (la tiel nomataj "fasce") proksime al la marbordo - kaj marista agado; tiurilate, jam en la deksepa jarcento tinuskapta retaro estas menciita en la akvoj antaŭ Punta Mesco.

 
La akvonivelo atingita dum la inundoj de 1966 kaj 2011 estas memorita maldekstre de la preĝejo San Giovanni Battista

La 25an de oktobro 2011 malbonega vetero trafis orientan ligurion kun inundoj, damaĝoj, viktimoj kaj malaperintoj en diversaj lokoj en la liguria teritorio. Inter la plej trafitaj municipoj estis ankaŭ Monterosso al Mare (jam trafita en 1966 de simila inunda fenomeno) kie intensa pluvokvanto kaŭzis multoblajn damaĝojn al hejmoj kaj entreprenoj en la historia centro (taksita de la urbestro mem ĉirkaŭ 37 milionoj da EUR

 
La statuo de la Giganto
 
Vidaĵo de punta Mesco
 
Preĝejo de San Giovanni Battista en la historia centro de Monterosso
 
Preĝkapeleto de la Neri

Ekonomio redakti

La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur turismo kaj induktitaj agadoj. En la karakterizaĵ terasoj la vinberoj estas kultivataj, kun la produktado de vinoj kiel la fama sciacchetrà.

Estas fiŝkaptada agado, ligita al la "pasado de la anĉovoj" fiŝkaptitaj kun la lampara, tradicie en la tago de Sankta Petro (29 junio); anĉovoj kiuj ankaŭ konservas per salo, kun la produktado de salitaj anĉovoj, kiu akiris la agnoskon de "Slow Food" (Malrapida Manĝaĵo), organizo, kiu agas por malebligi la malaperon de lokaj manĝkulturoj kaj tradicioj.

Ĝemelurboj redakti

 
Sanktejo de Nia Sinjorino de Soviore

Monterosso al Mare estas ĝemelita kun:

  • Saint-Genès-Champanelle (Francio) ekde la jaro 2003

Vidindaĵoj redakti