Monthey (distrikto)

Distrikto de Kantono Valezo, Svislando


La Distrikto Monthey (en la franca lingvo District de Montey; en la germana lingvo Bezirk Monthey]] estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 41694 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Monthey.

Distrikto Monthey
Blazono de la Distrikto Monthey
Monthey
Mapo de la Distrikto Monthey
Distriktoj de Kantono Valezoelektodistrikto
Kantono Valezo
Ĉefloko Monthey
Koordinatoj  46° 15′ N 6° 57′ O / 46.250 °N, 6.950 °O / 46.250; 6.950 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ N 6° 57′ O / 46.250 °N, 6.950 °O / 46.250; 6.950 (mapo)
Nombro de loĝantoj 41694 (2012-12-31)
Areo 255,1 km²
Loĝantardenseco 163,4 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2308
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Monthey Estas la plej okcidenta distrikto de Kantono Valezo. Ĝi etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de la rivero Rodano sur la delto de la rivero ĝis la bordo de Lago Lemano. En okcidento ĝi limas al Francio.

Komunumoj de la distrikto Monthey redakti

La distrikto Monthey konsistas (stato en 2013) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Monthey estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2012-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Champéry 1272 39.0 6151
  Collombey-Muraz 7564 29.8 6152
  Monthey 16628 26.8 6153
  Port-Valais 3314 14.3 6154
  Saint-Gingolph 932 14.4 6155
  Troistorrents 4269 37.0 6156
  Val-d'Illiez 1763 39.3 6157
  Vionnaz 2266 21.0 6158
  Vouvry 3706 33.5 6159
Totale 9 41694 255,1 2308

Historio redakti

La Subvoktejo Monthey de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis kolonia teritorio de la Valezaj Dekonoj. De 1802 ĝis 1810 ĝi estis distrikto de la Respubliko Valezo, poste de 1810 ĝis 1815 kantonon de la franca Departemento Sempiono. Ek de 1815 ĝi estis dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valezo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti