Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Budapeŝto tute apud Danubo.

Monto Gellért el la Danubo-bordo

Historio redakti

 

Episkopo Gerardo laŭ la legendoj de ĉi tie estis rulita en la Danubon en najlita barelo. Pli frue dum la pagana erao la monto havis la nomon Kelen.

Vidindaĵoj redakti

 
Monto Gellért el la supro, fone Pest videblas
 
Monumento de Monto Gellért

La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért. Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadelo konstruita post la liberecbatalo en 1848, kiel kazerno. Dum la pasintaj jardekoj ĝi estis transdonita pli kaj pli al turistoj.

Sur elegantaj ŝtuparoj eblas surgrimpi ĝin de Erzsébet-ponto. Survoje ni povas ripozi ĉe balkonoj de skulptaĵo de Sankta Gerardo, kies pompon akcentas la duondronde aranĝitaj kolonoj malantaŭ ĝi kaj antaŭ ĝi videblaj artefaritaj akvofaloj.

Sur la Monto Gellért funkcias bierejoj, vitejoj, diversaj vendejoj, eĉ turista hotelo. Sur ĝia suda ekstremo Monumento de Libereco skulptita de Stróbl Zsigmond Kisfaludi estis starigita en 1947. La statuo de virino tenanta palmon staras sur 29 metrojn alta kolono kaj iĝis simbolo de la ĉefurbo. Ĉe la montopiedo estas varmaj fontoj, kiujn banejoj profitas. En la internaĵo de la monto oni faris grandajn ujojn por trinkakvo.

Turistoj povas atingi la supron per urbaj aŭtobusoj.

La monto havas diversajn kavernojn. En la plej konata groto oni konstruis Preĝejo de Sankta Gerardo (Monto Gellért)-n. En alia nevizitebla kaverno estas varmakva fonto. Oni profitas ankaŭ mineralakvon "Gellérthegyi Kristályvíz".