Monto Herzl (hebree הר הרצל, Har Hazikaron ankaŭ (hebree הר הזכרון - "Monto de Memoro") estas la nacia tombejo en Israelo. Lokita en la okcidenta parto de Jerusalemo kaj estas nomita honore al Theodor Herzl, la fondinto de la moderna politika cionismo. La tombo de Herzl troviĝas sur tiu ĉi monteto. La supro de la monteto estas je 834 metroj super marnivelo. Memormuzeo Jad va-Ŝem, honoras viktimojn de la Holokaŭsto, kaj situas okcidente de la monto.

Monto Herzl
montotombejo [+]

LandoIsraelo

SituoJerusalemo
- alteco834 m [+]
- koordinatoj31° 46′ 27″ N, 35° 10′ 50″ O (mapo)31.77411735.180567Koordinatoj: 31° 46′ 27″ N, 35° 10′ 50″ O (mapo)

Estiĝo1949

Monto Herzl (Israelo)
Monto Herzl (Israelo)
DEC
Monto Herzl
Monto Herzl
Map
Monto Herzl
Vikimedia Komunejo:  Mount Herzl [+]
vdr

La Monto Herzl Plaza estas la centra ceremonia placo en Monto Herzl en Jerusalemo. La placo estas uzata por la malfermfesto de Israela sendependectago ĉiujare. Sur la norda flanko de la placo situas la tombo de Theodor Herzl.

La Herzl Muzeo estas muzeo en Monto Herzl, kiu traktas pri pensado, vizio kaj faroj de Theodor Herzl. La muzeo situas ĉe la ĉefenireja placo al Monto Herzl. La nova muzeo inkludas kvar aŭdovidajn ekspoziciaĵojn: unu pri Herzl kaj la pado al cionismo, la dua pri liaj agadoj en la cionismaj politikaj movadoj, la tria prezentas lian studon, kaj la kvara komparas la Herzl vizion por Israelo kiel skizita en lia libro La Malnova Nova Lando.

La Ĝardeno de la Malaperintaj Soldatoj (גן הנעדרים‎‎, Gan HaNe'edarim) estas memor-ĝardeno en Monto Herzl kiu situas en la nacia milita kaj polica tombejo. La ĝardeno estas dediĉita al la malaperintaj soldatoj kies tombo estas nekonata de 1914 ĝis hodiaŭ.

La Memormonumento al Viktimoj de Teroraĵoj en Israelo (אנדרטת חללי פעולות האיבה, Andarta'at Ĥalalei Pe'ulot HaEjva) estas monumento al ĉiuj viktimoj de terorismo en Israelo de 1851 pluen. Memoraĵo situas ĉe la Nacia Civila Tombejo de la ŝtato de Israelo en Monto Herzl en Jerusalemo. La memoraĵo inkludas la nomojn de judaj kaj ne-judaj homoj, kiuj estis mortigitaj en agoj de teroro.

La Nacia memorhalo por la militmortintoj de Israelo (היכל הזיכרון הממלכתי לחללי מערכות ישראל) estas nacia monumento por ĉiuj soldatoj, kiuj perdis sian vivon establante kaj defendante Israelon.

Konstruaĵoj kaj monumentoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti