La Nacia Memoraĵo de Monto Raŝmor (angle Mount Rushmore National Memorial) estas granda skulptaĵo el granito apud Keystone, Suda Dakoto. Ĝi reprezentas la unuajn 150 jarojn de la historio de Usono kun 18m altaj skulptaĵoj de la kapoj de eksaj prezidantoj de Usono: George Washington (1732-1799), Thomas Jefferson (1743-1826), Theodore Roosevelt (1858-1919), kaj Abraham Lincoln (1809-1865). La tuta memoraĵo kovras 5,17 km², kaj estas 1.745m super marnivelo. Ĝi estas administrata de la Usona Servo pri Naciaj Parkoj, parto de la Usona Departmento de la Internaĵo. La memoraĵo logas proksime 2 milionojn da vizitantoj ĉiujare.

Monto Rushmore
monto [+]

LandoUsono
SubŝtatoSuda Dakoto

Plej proksima urboKeystone
- alteco1 745 m [+]
- koordinatoj43° 52′ 44″ N, 103° 27′ 35″ U (mapo)43.878947222222-103.459825Koordinatoj: 43° 52′ 44″ N, 103° 27′ 35″ U (mapo)

Areo5,17 km² (517 ha)

Estiĝo3-a de marto 1925

Monto Rushmore (Suda Dakoto)
Monto Rushmore (Suda Dakoto)
DEC
Lokigo de Suda Dakoto en Usono

Map
Monto Rushmore
Vikimedia Komunejo:  Mount Rushmore [+]
vdr

Ĝi situas je koordinatoj 43° 52′ 44″ N 103° 27′ 35″ U / 43.87889 °N, 103.45972 °U / 43.87889; -103.45972 (mapo).

Maketo de la monumento troviĝas en Legoland Billund.

Vidu ankaŭ redakti