Montoj (Ciudad Real)

La komarko de MontojMontoj de Toledo estas unu el la ses komarkoj aŭ distriktoj laŭ kiuj la Diputación Provincial (Municiparo) de Ciudad Real dividas la teritoriojn de la provinco de Ciudad Real, en Hispanio.[1][2] Estas situa nordokcidente de la provinco de Ciudad Real. Ĝi estas komponita ĉefe de la vilaĝoj kiuj formis la antikvan senjorlandon de la Duko.

Preskaŭ la tuta komarko estas en teritorio montara, ĉar formas parton de la sistemo montara de la Montoj de Toledo, same kiel la najbara kaj samnoma komarko toleda de Montoj de Toledo. En tiu komarko menciindas la gravo ke en la vilaĝo Fuente el Fresno troviĝas la ununura preĝejo de la romaniko kun rondoforma turo, kiu havas titolon de Monumento Histórico Artístico (Arthistoria Monumento), kaj estas konsiderata kiel la latedralo de la komarko de la Montoj de Toledo.

Kelkaj municipoj de tiu komarko formas la Mancomunidad de los Estados del Duque (municiparon), kiu faras ĉiujare kunvenon pri pentrarto por la geinfanoj de ĉiuj lernejoj kaj ĉiujare okazas en diferenca vilaĝo.

Municipoj redakti

Municipo Populacio Areo Denseco
Malagón 8.702 364,80 23,85
Piedrabuena 4.849 565,36 8,58
Porzuna 4.106 211,90 19,38
Fuente el Fresno 3.540 119,46 29,63
El Robledo 1.282 105,50 12,15
Puebla de Don Rodrigo 1.265 424,87 2,98
Retuerta del Bullaque 1.158 653,90 1,77
Los Cortijos 1.015 94,89 10,70
Horcajo de los Montes 1.009 208,44 4,84
Alcoba 726 307,10 2,36
Arroba de los Montes 559 61,70 9,06
Luciana 416 113,84 3,65
Navas de Estena 398 146,54 2,72
Anchuras 372 231,05 1,61
Navalpino 269 196,33 1,37
Fontanarejo 268 76,95 3,48

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti