La Montoserino (Serinus estherae) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montoserino
Montoserino
Montoserino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. estherae'
Serinus estherae
(Finsch, 1902)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Indonezio kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj herbejoj.

Estas serino tre malhelbruna supre kaj blankeca sube kun tre striecaj brusto kaj flankoj. La beko estas tre dika kaj mallonga kaj iom kurbeca supre. La okulo estas nigra kaj granda ĉirkaŭata de blankeca makuleco rimarkinda en tre malhelbruna kapo. Ankaŭ la dorso estas malhelbruna kaj nestrieca, malkutime inter brunecaj serinoj. La flugiloj kaj vosto estas preskaŭ nigrecaj kaj la pugo flava. Estas du svagaj flugilstrioj blankecaj aŭ flavecaj. La kruroj estas rozkolorecaj.

Referencoj redakti