Montxo Armendáriz

Juan Ramón ARMENDÁRIZ Barrios, plej ofte konata kiel Montxo Armendáriz [MONĉo] (Olleta, Navaro, 27-a de januaro 1949), estas hispana kin-scenaristo kaj reĝisoro.

Montxo Armendáriz
Persona informo
Naskonomo Juan Ramón Armendáriz Barrios
Naskiĝo 27-an de januaro 1949 (1949-01-27) (75-jaraĝa)
en Olleta
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Li ekkarieris kiel instruisto de elektroniko, kaj per farado de kurtoj en navar-eŭskaj medioj, ekzemple pri tradiciaj karboproduktistoj. Pri centra rolulo, Anastasio Ochoa, Armendáriz komponis la scenaron de sia unua longa filmo, kiu estos produktorita de Elías Querejeta, nome "Tasio" (1984),​ filmita en Bakedano, pri karboproduktisto fiera pri sia sendependeco, kiu ricevis plurajn premiojn.

En 1986 estis premiita ankaŭ 27 horas, pri junuloj enkotigitaj pro drogoj. Ankaŭ lia sekva verko, Las cartas de Alou, ricevis premiojn kaj ene kaj ekster Hispanio. Per la adaptaĵo de la samnoma romano verkita de José Ángel Mañas, nome Historias del Kronen,​ pri la nihilismo ĉe junuloj, atingis unu el ĉefaj biletvendaj sukcesoj de la hispana kino ĝis tiam, same kiel kritikajn kaj profesiajn laŭdojn kaj premiojn. En 1997, li verkis kaj reĝisoris unu de liaj plej famaj filmoj nome Secretos del corazón.

Filmoj (produktoro, reĝisoro aŭ scenaristo) redakti

  • 2011 No tengas miedo
  • 2011 De tu ventana a la mía
  • 2005 Obaba
  • 2005 El inmortal (dokumenta filmo)
  • 2004 Escenario móvil (dokumenta filmo)
  • 2001 La guerrilla de la memoria (dokumenta filmo)
  • 2001 Silencio roto
  • 1997 Secretos del corazón
  • 1994 Historias del Kronen
  • 1990 Las cartas de Alou
  • 1986 27 horas
  • 1984 Tasio
  • 1981 Nafarrako Ikaskinak/Carboneros de Navarra (dokumenta kurto)
  • 1981 Ikuska 11 (dokumenta filmo pri Navaro)
  • 1980 Ikusmena/Paisaje (kurto)
  • 1974 La danza de lo gracioso/Barregarriaren dantza (kurto)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montxo Armendáriz en la hispana Vikipedio.