Moodle

retlerneja programaro

Moodle (Esperante "Mudlo") estas retlerneja programaro (ankaŭ konata kiel Sistemo por Administrado de Kursoj - angle "CMS" - aŭ kiel Virtuala Lerno-Medio - angle "VLE") bazita sur liberprogramara/malfermitkoda permesilo. Ĝi havas konsiderindan amplekson, kun pli ol 20 mil registritaj retejoj, 8 milionoj da uzantoj en pli ol 800 mil kursoj (ciferoj de la 24a/januaro/2007).

Mudlon oni konceptis por helpi edukistojn en la kreado kaj administrado de retkursoj kun eblecoj de favora interagado. Ĝia publik-koda uzpermeso kaj laŭmodula dezajno signifas, ke diversaj personoj povas disvolvi aldonajn funkciojn, tasko-modelojn, ekzercojn, ktp. Ĝia disvolvado estas subtenata de mondvasta reto de komercaj kaj ne-komercaj uzantoj, sub la kunordigado de la Moodle-kompanio bazita en Perth, Okcidenta Aŭstralio.

La enkonduko de Mudlo en Esperantion estas iniciatita de Carlos Pereira, aŭtoro de la perkomputila lernilo "Kurso de Esperanto". Lernejo ege Mudlo-ema estas ekz. Lindenberg-gimnazio (Ilmenau).

Eksteraj ligiloj redakti