Moralismo estas vorto kaj koncepto kunigitaj kun moralo: pli precize estas moralo senmotiva kaj eĉ altrudigta senracie aŭ profitcele. El tio ofte la malŝatanta konotacio de la vorsto “moralisto”. Moralo kaj moralismo, do, malsamas eĉ konfliktas carx ili marŝas paralele sen iel renkontiĝi. Kutime ĉiuj religiaj moraloj ĝin refuzas kaj kondamnas. Impresaj kondamnoj troviĝas en la tĉiuj evangelioj.

Foje tamen okazas, kiel en diversaj kunlaborantoj en wikipedioj, ke la du konceptoj surmetiĝas kun grava damaĝo por la moralo. La diversaj enhavoj de la vorto moralismo tiel priskriblas: 1) Filozofia sistemo kiu konsideras la moralan leĝon kiel la eksplikon principon de la tuta reaòo; 2) Tendenco taksi la moralajn valorojn pli elstaraj ol la aliaj ĉiuspecaj; 3) la signifo per kiu estas supre difinita. Laŭ tiuj malsamaj konceptoj kaptiĝas ankaŭ la vortoj "moralisto" kaj “moralisteca, moralisma” kaj "moraleco". Rilate moralecon, tiu vorto sugestas la manieron taksi koncepti la moralon. Do, moralismo kaj moraleco konflitige malsamas.

Psikaj kaj moralaj kaŭzoj de moralismo redakti

Antrolopogoj de la homa animo, kaj psikologoj kaj moralistoj kaj verkistoj (ekzemple La fratoj Karamazov) situigas la kaŭzojn de tiu grava kaj trompa malvirto en la la intendita volo akiri nemeritan estimon ĉe aliaj aŭ per ĝi impresi kaj konvinki kaj subordigi homojn kaj popolojn kaj, do por akiri potencon: tielkaze ĝi randas hipokritecon. Ne mankas kiuj vidas ĝian fonton en erara interpreto de la moralo mem obentaj pli al tabuoj ol al vera moralo.

Ne mankas, eĉ ili havas grandan socian kaj kulturan influon, teoriuloj kiu apertas taksas ĉion moralan moralismo, do io evitenda por esti laŭpaŝe del moderneco. Laŭ oponantoj de tiu teorio trovas en ĝi konscie aŭ ne konscie subkuŝanta la sekvan rezonadon: la moderna homo fondas sian dignecon en la ĉiunivela aŭtomonio kiu devas esti absoluta; la morala leĝo sin prezentas obeenda al la konscienco. do kompromitanta la absolutan aŭtonomion en la aelektoj. el tio la konfuzo inter la du konceptoj. Foje, estas alvokata la laikan moralon, kiu kvankam kun sia enhavo ĉiam precizebla, estas mem ekstera altrudo kiu limigas, eĉ detruas la absolutan aŭtonomion en la liberaj elektoj. Foje la redukto de moralo al moralismo trovas pravigon en la konstato ke en la mondo la moraloj estas malsamaj; sed samvaloras la konstato ke la unuaj moralaj principoj egalas por ĉiuj moraloj.

Ĉiukaze akuzo pri moralismo funkcios kiel gilotino por la akuzito

Bonaj kaj malbonaj efikoj de la denunco pri moralismo redakti

Ĝia senvualiĝo utilas por sin defendi de falsaj amikoj kaj por evitigi individuajn kaj sosciajn damaĝojn, kaj kontribuas al la plipenetro en la homan prikon kie kuŝas ankaŭ tiu tendenco; samtempe ĝi povas, aparte se konfuzigita kun la moralo, malfortigi la moralan tendencon kiu certe kuŝas en la homa konscienco, ĉar se la naŭzo provokita de “moralistoj” tiuspecaj estas reago sana kaj laŭdinda, ĝi povas konkursi krei naŭzon ankaŭ por la moralo pejorative komparata al moralismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti