La Moraviaj duetoj (ĉeĥe Moravské dvojzpěvy, en origina eldono germane titolitaj Klänge aus Mähren, do "sonoj el Moravio") de Antonín Dvořák estas ciklo de 23 muzikaĵoj laŭ moraviaj popolaj poeziaĵoj, preparataj por du kantaj voĉoj kun piana akompano, verkitaj inter la jaroj 1875 kaj 1881. La duetoj, eldonita en tri volumoj, Op. 20 (B. 50), Op. 32 (B. 60 kaj 62), kaj op. 38 (B. 69), okupas gravan pozicion inter la aliaj verkoj de Dvořák. La dek kvin duetoj de Op. 32 estas la plej fama parto de la ciklo. La populara intereso en la Moraviaj duetoj estis la deirpunkto por postaj verkoj kiuj antaŭenpuŝis la komponiston al internacia famo.

Titolpaĝo de la Moraviaj duetoj de Antonín Dvořák, eldonita en 1878 de Fritz Simrock