Moray
konsilia areo en Skotlando
Moray (jen angle kaj skote, skotgaele Moireibh aŭ Moireabh, latine Moravia, norene Mýræf) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Administra centro estas la urbo Elgin. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 96 100 loĝantoj. La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) County of Moray kaj Banffshire.
Moray | |||||
---|---|---|---|---|---|
skotgaele Moireibh | |||||
administra regiono | |||||
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Skotlando | ||||
Koordinatoj | 57° N, 3° U (mapo)57.416666666667-3.25Koordinatoj: 57° N, 3° U (mapo) | ||||
Ĉefurbo | Elgin | ||||
- koordinatoj | 57° N, 3° U (mapo)57.416666666667-3.25Koordinatoj: 57° N, 3° U (mapo) [+] | ||||
Areo | 2 237,58 km² (223 758 ha) | ||||
Loĝantaro | 95 820 [+] (2019) | ||||
ISO 3166-2 | GB-MRY | ||||
|
|||||
Moray | |||||
Vikimedia Komunejo: Moray [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La konsilia regiono bordas la regionojn Highland okcidente kaj Aberdeenshire oriente.