Morfologio (lingvo)

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Morfologio kaj Morfologio (Biologio).

La lingva Morfologio estas parto de lingvistiko kiu studas la internan vortan strukturon. Vorto ne estas la plej malgranda senshavero: en unu vorto povas ekzisti pluraj senshaveroj, kies agordo unu kun la alia estas difinita laŭ reguloj de la lingvo.

Bazaj konceptoj redakti

 
 Morfologio estas scienco pri formoj de la vorto. Morfologio esploras ĉiun apartan vorton kaj ŝanĝojn kiujn ĝi ricevas, depende de nia deziro, aŭ kunteksto. 
— Vladimir Varankin, 1929, Teorio de Esperanto, p. 28

Fleksio kaj derivado redakti

Fleksio kaj derivado estas du ĉefaj temoj en morfologio, kaj eblas distingi ilin ĉar ili sekvas du malsamajn tipojn de reguloj.

Fleksio en esperanto montriĝas per la vortfinaĵoj. Fleksio ŝanĝas la econ de la vorto, sed ne la signifon.

amika estas fleksio el amiko.

Male, derivado montriĝas en esperanto per la afiksoj. Derivado ne ŝanĝas la econ de la vorto, sed donas pluan precizon en la signifo.

amikiĝo estas derivado el amiko.

Rilata terminaro redakti

Vortospeco
Substantivo
Komuna nomo
Propra nomo
Genro
Nombro
Deklinacio
Artikolo
Adjektivo
Komparacio
Komparacio relativa
Komparacio absoluta
Substantiva uzado de adjektivo
Pronomo
Personalo
Posesivo
Korelativo
Numeralo
Baza numeralo
Orda numeralo
Multiplika numeralo
Frakcio
Kolektiva numeralo
Distribuo
Verbo
Konjugacio
Infinitivo
Indikativo
Prezenco
Preterito
Futuro
Kondicionalo
Volitivo
Moda helpverbo
Participo
Kompleksa tempo
Gramatika voĉo
Aspekto
Ata-ita-diskuto
Aspektismo
Tempismo
Adverbo
Tabel-adverbo
Aŭ-adverbo
Nesimetria adverbo
Derivita adverbo
Prepozicio
Konjunkcio
Subjunkcio
Interjekcio
Onomatopeo

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo en Esperanto redakti