Moritz Csáky

aŭstra historiisto

Moritz Csáky [moric ĉAki] (naskiĝinta la 3-an de aprilo 1936 en Levoča[1]) laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Csáky Móric estas hungardevena aŭstra historiisto, profesoro, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio, membro de Aŭstra Scienca Akademio.

Biografio redakti

Moritz Csáky apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li pasigis la infanan eraon en la familia kastelo en Spišský Hrhov. Post la 2-a mondmilito pro la reĝimoŝanĝo li translokiĝis al Austrio. Li frekventis universitatojn laŭvice en Romo, Parizo, Vieno. Post la diplomo en 1966 li instruis en universitato en Vieno ĝis 1984, poste en Graz, dume en diplomatia akademio en Vieno inter 1988-1995. Li profesoriĝis en 1979. Li longe estis ankaŭ direktoro de historia instituto en Graz. Foje li instruis ankaŭ en Kanado. En 2004 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri kulturaj aferoj en Mez-Eŭropo. Li ricevis aŭstrajn, hungarajn, francan, slovakan premiojn inter 1969-2010.

Li ricevis ekz. en 1998 la Karl-von-Vogelsang-premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Der Kulturkampf in Ungarn pri la kulturbatalo en Hungarlando, (1967)
  • Von der Aufklärung zum Liberalismus (1981)
  • Ideologie der Operette und Wiener Moderne (1998)
  • Das Gedächtnis der Städte (2010)

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-22. Alirita 2014-03-22.