Morlon

komunumo de Svislando

Morlon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 590 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Morlon
Blazono de Morlon
Blazono de Morlon
Blazono de Morlon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 33″ N 7° 5′ 9″ O / 46.62583 °N, 7.08583 °O / 46.62583; 7.08583 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 33″ N 7° 5′ 9″ O / 46.62583 °N, 7.08583 °O / 46.62583; 7.08583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 590
Areo 2,48 km²
Alteco 751 m super marnivelo
Poŝtkodo 1638
Komunumkodo 2143
Mapo de Morlon
Mapo de Morlon
Mapo de Morlon
vdr

Geografio redakti

Morlon situas en la Friburga Mezlando, ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Grejerco, oriente de la urbo Bulle. La komunumo konsistas el la vilaĝo Morlon kaj la setlejo Jéricho okdicente de la vilaĝo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,48 km², de kiuj 16,9% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 9,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Morlon limas en nordo al Echarlens, en oriento aliflanke de la lago al Botterens, en sudo al Broc, kaj en okcidento al Bulle.

Trafiko redakti

Morlons situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita pere de flankaj vojoj kun la najbaraj komunumoj Echarlens, Bulle kaj Broc. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 3 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Bulle. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publka transportreto.

Historio redakti

La komunumo estis menciita en la jaro 1038 kiel Mollon. Dum mezepoko Morlon apartenis al la Graflando Grejerco. Ek de la 13-a jarcento ĝis 1475 Morlon apartenis al la Senjorujo Everdes-Vuippens kaj poste ĝis 1798 al la friburga Voktejo Everdes. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la nova konstitucio de 1448 Morlon apartenis al la distrikto Bulle kaj ek de tiam al la distrikto Grejerco. Ĝis 1658 Morlon apartenis al la paroĥo Bulle, tiam ĝi fariĝis memstara paroĥo ricevinte preĝejon, kiu estis konsekrita al Sankta Grato.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti