Mortágua

Municipo kaj urbo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mortágua (stacidomo).

Mortágua estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Região de Coimbra. Ĝi havas 2 793 loĝantojn (2021).

Mortágua
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 607  (2011) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 8° 13′ U (mapo)40.383333333333-8.2166666666667 [+]
Areo 251,18 km² (25 118 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mortágua (Portugalio)
Mortágua (Portugalio)
DEC
Situo de Mortágua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mortágua [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Mortágua, kiu havas totalan areon de 251,18 km², kaj 9 607 loĝantojn (2011), subdividita en sep fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Águeda, nordoriente kun Tondela, oriente kun Santa Comba Dão, sude kun Penacova kaj okcidente kun Mealhada kaj Anadia.

Historio redakti

 
Pilorio de Mortágua.

Mortágua estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Mortágua ricevis sian unuan foruon en 1192, el la reĝino Dulce de Aragono, edzino de la reĝo Sanĉo la 1-a, kiun konfirmis en 1514 Manuelo la 1-a. La teritorio de la tiam municipo Mortágua ne havis la aktualan teritorion, sed nur la sidejon de la municipo kaj kelkajn apudajn loĝlokojn. La cetera teritorio restis dividita inter teroj apartenataj al la reĝo (reguengos), al pastroj (coutos) kaj al nobeloj (honras), kio restis ĝis la reformoj de la administracio en la 19a jarcento.

En 1810, estrita de la Generalo André Masséna, la tria franca invado trairis la aktualan teritorion de la municipo Mortágua, okazigante rabadon kaj incendiojn, fare de francaj soldatoj, kiuj tie tranoktis kaj preparis la batalon de Buçaco, en kiu ili estis venkitaj de la brit-portugalaj trupoj. Iom poste oni nuligis kelkajn municipojn kaj Mortágua ekhavis sian aktualan teritorion, inklude la fregezion Almaça. En la dua duono de la 19-a jarcento, la municipo Mortágua ege disvolviĝis ĉefe pro la instalado de nombraj industrioj kaj novaj komunikvojoj, kiel la ŝoseo inter Mealhada kaj Viseu (1854), kaj fervojo inter Figueira da Foz kaj la landlimo kun Hispanio de Vilar Formoso (1882).

En la 20-a jarcento, oni inaŭguris en la 1980-aj jaroj la Baraĵon de Aguieira, kiu helpis la turisman disvolvigon kaj en la 1990-aj jaroj, la industrio de la municipo Mortágua suferis gravan krizon pro la fermo kaj translokigo de kelkaj fabrikoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 13 000 loĝantojn en 1960, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 9 000 loĝantoj.

Submunicipoj redakti

Mortágua havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Mortágua.
  • Cercosa
  • Espinho
  • Marmeleira
  • Mortágua, Vale de Remígio, Cortegaça e Almaça
  • Pala
  • Sobral
  • Trezói

Vidindaĵoj redakti

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Pilorio de Mortágua
  • Busto de Tomás da Fonseca
  • Preĝejo de São Mamede (Vale de Remígio)
  • Preĝejo kaj kapeloj de Cortegaça kaj de Almaça
  • Akvofalo Água das Paredes (Pala)

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mortágua en la portugala Vikipedio.