Morten Thrane Brünnich

Morten Thrane Brünnich (naskiĝis la 30-an de septembro 1737, mortis la 19-an de septembro 1827) estis dana zoologo kaj mineralogo.

Morten Thrane Brünnich
Persona informo
Morten Thrane Brünnich
Naskiĝo 30-an de septembro 1737 (1737-09-30)
en Kopenhago
Morto 19-an de septembro 1827 (1827-09-19) (89-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj germana vd
Loĝloko Danio vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Familio
Patro Andreas Brünniche vd
Gefratoj Peter Brünniche vd
Profesio
Okupo ornitologo • universitata instruisto • geologo • iĥtiologo • lepidopterologio • zoologo • natursciencisto vd
Laborkampo zoologiomineralogio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brünnich naskiĝis en Kopenhago, filo de portretpentristo. Li studis lingvojn el Azio kaj teologion, sed tuje li interesiĝis en natura historio. Li kontribuis per siaj observoj pri insektoj al la verko de Erik Pontoppidan Danske Atlas (1763–81). Post ekzorgado de la naturhistoria kolekto de Christian Fleischer li interesiĝis en ornitologio, kaj en 1764 li publikigis Ornithologia Borealis, kiu inkludis detalojn de multaj birdoj el Skandinavio, kelkaj priskribitaj la unuan fojon.

La publikigo de Ornithologia Borealis estis helpata de lia rigardo al la kolekto.[1]

Brünnich korespondis kun multaj eksterlandaj naturalistoj kiaj Linnaeus, Peter Simon Pallas kaj Thomas Pennant. Li publikigis sian Entomologia en 1764. Li poste engaĝiĝis en longa veturado tra Eŭropo, pasante tempon studante fiŝojn de la Mediteranea Maro kaj publikiganta sian Ichthyologia Massiliensis pri tiu temo en 1768.

Reveninte Brünnich iĝis helpoprofesoro pri Natura Historio kaj Ekonomiko ĉe la Kopenhaga Universitato. Tie li starigis naturhistorian muzeon kaj verkis lernolibron por siaj studentoj, nome Zoologiae fundamenta.

La dikbeka urio estas nomata ankaŭ Urio de Brünnich laŭ lia nomo.

Verkoj redakti

Parta listo

  • Prodromus insectologiæ Siælandicæ. Kopenhago 1761.
  • Die natürliche Historie des Eider-Vogels. Kopenhago 1763.
  • Eder-Fuglens Beskrivelse. Kopenhago 1763.
  • Tillæg til Eder-Fuglens Beskrivelse. Kopenhago 1763.
  • Entomologia. Eldonejo Godiche, Kopenhag 1764.
  • Ornithologia borealis. Eldonejo Kall & Godiche, Kopenhago 1764.
  • Ichthyologia Massiliensis. Eldonejo Roth & Proft, Kopenhago, Leipzig 1768.
  • Appendix to Cronstedt's Mineralogy. Londono 1772.
  • Zoologiæ fundamenta praelectionibus academicis accommodata. Eldonejo Pelt, Kopenhago 1771/72.
  • Mineralogie. Eldonejo Simmelkiær & Logan, Kopenhago, Sankt-Peterburgo 1777-81.
  • Dyrenes Historie og Dyre-Samlingen ud Universitetes Natur-Theater. Kopenhago, 1782.
  • Literatura Danica scientiarum naturalium. Kopenhago, Lepsiko 1783.
  • Catalogus bibliothecæ historiæ naturalis. Kopenhago 1793.
  • Historiske Efterretninger om Norges Biergverker. Kopenhago 1819.
  • Kongsberg Sölvbergwerk i Norge. Kopenhago 1826.

Referencoj redakti

  1. Jantzen, A. (1891). "Fleischer, Christian". In Bricka, Carl Frederik. Dansk biografisk lexikon (in Danish) 5. Copenhagen: Gyldendalske Boghandels Forlag. pp. 193–194. Konsultita la 18an Septembro 2010.