Mortotuko de Torino

relikvo montranta bildon de Jesuo

La Mortotuko de Torino (itale: Sindone di Torino, Sacra Sindone) estas mondfama tuko de linaĵo kiu nune konserviĝas en la katedralo de Torino, Italio, kaj kiun oni en religiaj komunikiloj tradicie konsideris la tuko, per kiu oni kovris la kadavron de Jesuo Kristo. Oni povas vidi sur la 4 m longa tuko bildon de vizaĝo kaj korpo de barba, ĉ. 175 cm alta viro.

La negativa bildo de vizaĝo sur la tuko
Dekrucigo kun la "Mortotuko de Torino" de Il Fiammenghino

La aŭtenteco de la peco estas kontestata. Laŭ kelkaj, ĝi vere estis la mortotuko, en kiu oni volvis la korpon de Jesuo. Laŭ aliaj asertoj, ĝi apartenas al la 23-a grandmajstro de templanoj, Jakob von Molay. Aliaj vidas en ĝi falsaĵon mezepokan.

Historio redakti

La dokumentita historio de la tuko komenciĝas en la 14-a jarcento.

Kelkaj defendantoj de la aŭtenteco de la tuko kiel envolvanto de Jesuo elpensis diversajn konjektojn pri ties pli frua historio; resume: ili opinias, ke la Mandiliono aŭ bildo aĥiropojeta (="ne farita de homa mano") konservita en Edeso estis la sama objekto, ke ĝi estis de la 10-a jarcento en Bizanco (pri tiu evento bildo de Kodekso Skylitzis montras la imperiestron de Bizanco kisantan vizaĝon de Kristo aperanta sur longa faldita tuko), kaj ke ĝi estis ŝtelita dum la prirabado de Konstantinopolo en jaro 1204, kaj poste estis en posedo de Ŝampanja (Champagne) nobela familio, kies lasta heredantino Margareto de Charny donacis ĝin en 1453 al Anno de Luzinjano (Anne de Lusignan 1419-1462), kiu estis la edzino de la duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465).

Tie komenciĝas ĝia dokumentita historio. La Savoja dinastio unue konservis ĝin en sia malnova ĉefurbo Ŝamberio (Chambery, nun en Francio), kie ĝi preskaŭ brulis dum fajrego en 1532, sed estis nur iomete difektata kaj tiam riparata. Ekde 1578 la Domo de Savojo konservis la mortotukon en sia nova ĉefurbo Torino, kie ĝi estas nun videbla en la belega kapelo konstruita de Guarino Guarini apud la katedralo kaj la reĝa palaco. Tiun Mortotukon donacis la reĝo de Italio Umberto la 2-a al la Papo en 1983.

Bildo sur la Manuskripto Pray el 1192 montras entombigon de Kristo, kie oni bildigas lian mortotukon kun formo de kvar punktoj, kiuj ekzakte korespondas al kvar truoj ĉeestantaj sur la mortotuko, kvankam oni supozas ke tiuj truoj konjekteble estiĝis dum ĝia restado en Konstantinopolo de kandelogutoj akcidente falintaj. Cetere en tiu bildo Jesuo estas prezentita nuda, kio neniam fariĝis antaŭe, kaj la manoj en la sama pozicio kiel sur la mortotuko.

Tamen skeptikuloj notas, ke neniel estas pruvite, ke la materialo estas la sama. La historio ĉiam montras al la 14-a jarcento. La tiama episkopo de Troyes, Pierre D'Arcis, atentigis la papon pri la fraŭdo, jam en 1389, kaj klarigis, ke lia antaŭulo, Henri de Poitiers (Henriko de Pŭatje), estis sukcesinta trovi la pentriston de la bildo. Tamen la papo, Klemento la 8-a, kiu estis parenco de la tiama proprietulo de la relikvo, silentigis sian episkopon, kaj permesis la pluan adoradon. La skeptikuloj asertas, ke la tuko estas falsaĵo, farita kiel maniero por famigi novan preĝejon en la franca kamparo, ĉar estis tre tipa procedo en tiuj mezepokaj jaroj, uzi relikvojn de sanktuloj por altiri piulojn al novaj religiejoj.

La radiokarbona datado de 1988 redakti

En konferenco en 1986 sep laboratorioj pri radiokarbona datado proponis, apliki la relative novan akcelilan masspektroskopion por la radiokarbon-datado de la mortotuko. Tiu metodo bezonas nur kelkajn miligramojn de la specimeno anstataŭ la 1–2 gramoj bezonataj en la mezurado de radioaktiva diseriĝo. Jam en 1983 ili pruvis per tukoj de dokumentitaj aĝoj, ke la metodo funkcias kaj estas fidinda. La laboratorioj sub gvido de la British Museum (Brita Muzeo) ankaŭ proponis detalan protokolon, kiel eviti erarojn kaj dubojn, ekzemple erarojn pro malpuraĵoj aŭ nereprezenteco de la specimenoj aŭ dubojn pri statistiko aŭ suspekton pri fraŭdo ktp.

En 1988 la katolika eklezio akceptis la proponon kaj komisiis tri el la laboratorioj (Universitato de Oksfordo, Universitato de Arizona, Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko). Profesoro Tite de la Brita Muzeo kunordigis ĉion. La protokolo estis strikte obeata kaj ĉio estis zorge dokumentata. Paralele la laboratorioj ankaŭ esploris tri tukojn kun dokumentitaj aĝoj, du el la mezepoko kaj unu el inter la jaroj –100 kaj +100. La tri esplorgrupoj raportis, ke la mortotuko estis farata inter la jaroj 1260 kaj 1390 kun la plej verŝajna mezumo 1325 [1]. Tio tute kongruas kun la komenco de ĝia dokumentita historio. Ĝi elkludas la teorion pri la antikva origino[1]. De tiam la katolika eklezio konsideras, ke la tuko estas "ikono", inda je adorado, sed ne relikvo de la tempo de Jesuo. Inter sciencistoj estas vaste akceptite, ke tiu radiokarbona datado liveris definitivan rezulton pri la aĝo de la mortotuko.

Tamen ankaŭ estas kritiko pri la cirkonstancoj, kiuj antaŭis kaj akompanis kaj sekvis la datadon radiokarbonan. Tiun kritikon detale priskribas la citita esperantlingva verko “La Mortotuko de Torino – la neebla objekto” de A. Cherpillod, en kiu la aŭtoro obĵetas pri la procedoj, ekscitante dubojn pri la seriozeco kaj nepartieco de sektoroj esplorantaj kaj pri la taŭgeco de la specimenaj tukeroj prenitaj de lokoj tro malpurigitaj, la eventoj historiaj kaj devotecaj.

Krome en esea esploro “Alla scoperta della Sindone” de la sindonologo (esploristino pri la Mortotuko), Emanuela Marinelli dokumentas ke “en la priscienca literaturo notiĝas impresaj kazoj de datadoj “nekoheraj”, ĉar “okazis ke modernaj materialoj rezultis antikvaj je pluraj miloj da jaroj, sed ankaŭ ke specimenoj plurjarcente antikvaj kaj eĉ plurmile rezultis aktualaj aŭ eĉ estontaj”, Kaj ŝi ekzemplas per egipta mumio de la Manĉestra muzeo, kiu liveris datojn malsamajn de la ostoj ol tiuj de la bendoj: tiuj lastaj “riveliĝis” je la unua provo pli malantikvaj ol la ostoj je 600-1000 jaroj, je la dua denove pli junaj je 240-460 jaroj. Ne nur. Ĉe la laboratorio de Zuriko, lina tablotuko aktuala (apartenanta al la bopatrino de la direktoro de la analiza laboratorio) rezultis farita per materialo de la deksesa jarcento. Laŭ la laboratorio Oksforda, krome, surŝtonaj pentraĵoj rezultis malnovaj je 350 jaroj dum ili estis pentritaj nur 11 jarojn antaŭe. Sed tiaj metiaj eraroj estis bone konataj jam dum la propono de la protokolo en 1986. Ilis estis evitataj per la procedoj en la datado de 1988.

Argumentoj por la aŭtenteco de la bildo redakti

Malgraŭ la klaraj rezultoj de la datado per karbono-14, ekde la datado komenciĝis en kelkaj sektoroj novaj polemikoj pri la cirkonstancoj kaj valoro de la procedoj (vidu detalojn en la libro de André Cherpillod[2]). Pro tiuj, multaj pridubis la tiamajn mezurojn kaj ne akceptis la rezulton.

Krom tiu mezurado, la favorantoj de la vereco de la mortotuko bazas sin sur aliaj esploroj faritaj laŭ pluraj sciencaj kaj historiaj fakoj. Inter ili unu estis trovado de polenoj de plantoj, kiuj kreskis nur tie, kie Jesuo vivis, sed tio ne estas konkludiga; fakte la kredindeco de tiu trovado estas tre malalta: neniu kontrolis la prenadon de la polenoj, kaj la esploristo Max Frei jam ĉefrolis en aliaj fraŭdoj. Aliaj faktoj konsiderataj de favorantoj: teksad-tekniko uzita nur antaŭ la 7-a jarcento, spuroj de sango aŭ malĉeesto de ia ajn spuro de farbo. Laŭ tiuj favorantoj la bildon produktas malhidratigo supraĵa de la fibroj, kaj laŭ ili moderna kemio fakte ne trovas spurojn de farbo en la bildo, eĉ se oni provis diversmaniere (spektroskopio en videbla kaj en ultraviola regionoj per reflekto kaj per fluoresko, per iksoradia spektroskopio kaj infraruĝa radiado, maspektroskopio kaj infraruĝa termografio, radiografio ktp...). Tamen la supozataj esploroj neniam estis faritaj en kontrolataj eksperimentoj kaj la rezultoj ne estis publikigataj en sciencaj revuoj.

La favorantoj de la tezo pri la ĉeesto de krista bildo nomas siajn esplorojn "Sindonologio" (laŭ la itala vorto Sindone). Je septembro 1989 en Parizo kaj je 1993 en Romo sindonologiaj kongresoj disvolviĝis pri la temo. En Romo je la 18-a de junio ĝi rezolucie konkludis, ke la mortotuko estis aŭtenta kaj ke la viro, kiu estis envolvita en ĝi, se oni uzas saman verŝajnpostulon kiel en prikrima serĉo, estis la tiel nomata Jesuo Kristo.

Tamen ĝis nun neniu scienca pruvado sukcesis esti ĝenerale akceptata pri tia aĝo de ĝi, nek pri ties aŭtenteco.

Favore al la partio de la vereco, en 2004 profesoroj de la Padova Universitato publikigis ĉe londona Fizika Instituto (Institute of Physics) artikolon pri esploro de la tuko per plej avangarda tekniko, per kiu ili rimarkis novan palan vangoprofilon sur la dorsflanka parto de la tuko.

Same en 2004 usona kemiisto Raymond Rogers analizis ĉeeston de vanilino, kiu estas dumtempa malkomponada produkto de lignino en lino. Li konkludis (1) ke la peco analizita per karbono-14 ne estis unu inter la pecoj mezepoke uzataj por ripari la tukon, kaj (2) ke en la mortotuko mem vanilino tute malaperis, kio signifas aĝon de eble 3000 jaroj. Sed la vanilin-metodo estis neniam ekzamenata por aliaj datadoj, almenaŭ laŭ publika scio.

En 2009 Barbara Frale komunikis en "I templari e la Sindone di Cristo" (= La Templanoj kaj la Mortotuko de Kristo), ke sur la Mortotuka tolaĵo legeblas, helpe de plej modernaj teknikaĵoj, kaŝitaj hebrea skribaĵo kiu, laŭ ŝi, pruvus la antikvecon de la Mortotuko de Torino. Kiu skribis tiujn hebrean frazeton? "Kiu ajn", obĵetas kritikistoj de la indukto de la itala historiistino. Evidente tiu skribaĵo nek kontraŭas nek subtenas la antikvecon de la objekto esplorita.
Asociita profesoro pri “mekanikaj kaj termikaj Mezuroj”, ĉe la Universitato de Padovo (Italio), Giorgio Fanti, al la mortotuko dediĉis konsistan analizon, prezentitan en 2016. Danke al financado de la padova Ateneo, en kunlaborado kun aliaj italaj universitatoj kaj la Pristatistika Supera Lernejo de Londono, oni pruvis ke la datado per la karbono14 efektigita en 1988 rezultis statistike nefidinda, kontraŭe al la konstatoj de la datadstudoj de 1988. Oni tial difinis, faris kaj utiligis tri alternativajn pordatigajn metodojn, kiuj havigis mezan daton por la mortotuko de 33 a. K., kun necerteco de de pli/malpli 250. La rezultoj de la tri metodoj estis inter si akordigeblaj nur en la arko de la unua jarcento p.K. (Il Timone n. 141, paĝo 37).

Skeptikaj opinioj redakti

Ĝenerale post la radiokarbona datado la sciencistoj ne multe okupiĝis pri la aŭtenteco de la tuko, kiun ili konsideras mezepoka falsaĵo, unu el la tiamaj kutimaj en la komerco de relikvoj.

Itala esperantisto Luigi Garlaschelli, profesoro de organika kemio en la Universitato de Pavio, publikigis itallingve diversajn studojn skeptikajn pri la vereco de la mortotuko. La 5-an de oktobro 2009 li anoncis ke li faris samgrandan modelon de la Tuko uzante nur mezepokajn metodojn, envolvante volontulon kaj aplikante acidajn pigmentojn, plus aliajn materialojn. La bildo tute aspektis kiel la originalo, krom la modifoj ŝulditaj al la paso de la jarcentoj.[3]

Skeptikuloj pri la specifeco de la rezultaj modeloj tamen ĉiam atendas vidi, kaj refari, la procedojn por atingi la rezultojn anoncitajn. Tamen el tiuj rezultoj, almenaŭ nivele de la premisoj, ŝajnas fine akceptita la nepentriteco de la bildo de la mortotuko.

Bibliografio redakti

  • Esperantlingva libro: André Cherpillod "La Mortotuko de Torino - la neebla objekto", Courgenard 1996, 146 paĝoj (bildo) kie detale estas ekzamenataj historio kaj scienco kaj la freŝdataj polemikoj. Kvankam li estas agnostikulo (nekredanto), li konkludas, ke la mortotuko estas aŭtenta, pro fasko de sciencaj kaj historiaj faktoj.
  • Sven Danell, La viro en la Mortotuko, faktoj kaj pensoj pri la morto kaj releviĝo de Jesuo, eldonejo Verda Stelo, Stokholmo 1978, 78 paĝoj (bildo).
  • Emanuela kaj Maurizio Martinelli, Alla scoperta della Sindone, Edizioni Messaggero, Padovo 2010
  • Barbara Frale, La sindone di Gesù Nazareno, Bolonjo, Il Mulino, 2009
  • Marco Bonatti en Avvenire de 20-a decembro 2011 informas pri eksperimento ĉe la itala Enea (Poresplora Nacia Centro) daŭrinta kvin jarojn: esploristoj provis per ĉiuj sciencaj eltrovaĵoj reprodukti la kolorojn de la Mortotuko de Torino. Rilate la mortotukajn kolorojn la rafinitaj teknikoj realigis diversajn aspektojn antaŭe nereprodukteblajn de la torina mortotuko, sed “la mortotuka bildo prezentas kelkajn karakterizojn ankoraŭ rifuzantajn la reprodukton: nome, ekzemple, la striaĵoj kaj la nuancaĵoj de la bildo ŝulditaj al la malsama koncentriteco de tekstilaj fibretoj kolorflavaj alternantaj kun tiuj senkoloraj. Laŭ la fizikisto Paolo Di Lazaro de la Centro Enea de Frascati (Romo) parolanto de la esplora teamo, eĉ se progresoj hipotezeblaj en la estonteco, "restus tamen neeksplikeble kiel mezepoka falsisto povintus tion realigi".

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1989-02) “Radiocarbon dating of the Shroud of Turin”, Nature 337 (6208), p. 611–615. 
  2. André Cherpillod: "La neebla objekto"
  3. Phillip Pullella, "Italian scientist reproduces Shroud of Turin", Reuters, 5-a de oktobro, 2009

Eksteraj ligiloj redakti