Moskeo de Mangalia

La Moskeo de Mangalia (titolo "Sultano Esmahan") estas la plej malnova moskeo en Rumanio, ekkonstruita en 1575 fare de Esmahan, filino de la otomana sultano Selimo la 2-a. Ĝi situas en Mangalia (distrikto Constanța), kaj servas al la ĉ. 800 islamanaj loĝantoj de la urbo, plimulto el ili estas turkoj kaj tataroj. Ĝi estis renovigita en la 1990-aj jaroj kaj havas tombejon kun pli ol 300-jaraj tombaj ŝtonoj.

La moskeo Sultano Esmahan