La moskulo (Moschus) estas genro de Eŭraziaj mamuloj el la ordo de parhufuloj kaj familio de moskuledoj. Oni trovas ĝin en la nordorienta, norda, orienta kaj sudokcidenta Ĉinio, kaj ankaŭ en kontinenta Eŭrazio (inkl. Koreio, Japanio, Kaŝmiro, Nepalo kaj Sikimo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moskulo
Moschus moschiferus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Moskuledoj Moschidae
(Gray, 1821)
Genro: Moschus
(Linnaeus, 1758)
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La moskulo estas malhelbruna, kun leŭsflavaj aŭ grizaj makuloj. La haroj sur la dorso kaj ambaŭflanke de la korpo estas malhelaj kaj tiuj sur la abdomeno helaj. Ĝi longas ĉirkaŭ 1 metron, la vosto estas 4-5 centimetrojn longa kaj altas 51-61 centimetrojn. La koksa parto estas je ĉ. 5 centimetroj pli alta ol la ŝultroj. Ĝi pezas 9-11 kilogramojn. Nek la femala moskulo nek la maskla havas kornojn. La maskla moskulo havas fortajn suprajn kaninojn longajn je ĉ. 7,5 centimetroj, kiuj montriĝas ekster la lipoj. La femala moskulo havas malgrandajn kaniojn, kiuj ne trontriĝas eksper la lipoj. La maskla moskulo havas moskujon sub la ventro. Oni ne bone scias, kiom da specioj de moskuloj troviĝas en la mondo. Iuj fremdlandaj zoologoj opinias, ke troviĝas nur unu specio, dum la Zoologia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj opinias, ke troviĝas tri specioj, nome M. moschiferus, M. sifanicus kaj M. berezovskii.

La moskuloj ŝatas vivi en arbaroj 2.600-3.600 metrojn super la marnivelo. Ĝenerale la maskla moskulo vivas sola, dum la femala kune kun siaj idoj. Ĝi aktivadas plej vigle en frumateno kaj vespero kaj ripozas tage. Ĝi manĝas herbojn, ŝosojn, arbofoliojn ktp. vintre ĝi satigas sin per maldikaj arbobranĉoj, musko kaj likeno. La moskulo estas timema. Kiam okazas io danĝera, ĝi tuj forkuras kaj sin kaŝas. Sur krutaĵo ĝi sin movas lerte kaj facile, kaj estas lerta en grimpado kaj saltado. Ĝi havas akrajn okulojn kaj orelojn. La moskuloj pariĝas inter oktobro kaj januaro de la sekvanta jaro. Post 5-6-monata gravedeco la femala moskulo naskas ĉiufoje 1-3 idojn, ĝenerale 2.

Mosko, sekrecio de la maskla moskulo, estas valora ĉina medicinaĵo kaj ankaŭ altklasa parfumo.

Specioj redakti

Himalaja moskulo estas uzata por:

  • Orventra moskulo (Moschus chrysogaster)
  • Blankventra moskulo (Moschus leucogaster)

Kelkaj konsideras la blankventran moskulon subspecio de la orventra.

Vidu ankaŭ redakti