Moskvo-rivero

rivero en Moskvo, kaj Moskva kaj Smolenska oblastoj
(Alidirektita el Moskva (rivero))

La Moskvo-rivero[1] (ruse Москва-река), gramatike ankaŭ nomebla Moskva rivero, estas rivero en la eŭropa parto de Rusio. Ĝi estas maldekstra alfluanto de rivero Okao, la enfluo estas ĉe urbo Kolomna.

Moskvo-rivero
rivero
Bazaj informoj
Longeco 502 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Moskva provinco
Map
vdr
la "krimea ponto" en Moskvo

La longeco de Moskvo-rivero estas 502 km, areo de ĝia baseno egalas 17600 km², entuta diferenco de supraĵaltoj atingas 150.0 m.

La rivero fluas tra Smolenska provinco, Moskva provinco kaj urbo Moskvo.

En la ĉefurbo de Rusio Moskvo-riveron alfluas multaj riveretoj inkluzive plej abundan riveron Jaŭza, kun kiu ĝi ligiĝas apud Kremlo, kaj Neglinnaja. Antaŭe en Moskvo okazis pluraj inundoj kaj por likvidi ties negativajn rezultojn oni elfosis grandan kanalon kaj faris ĉirkaŭ 300 lagetojn.

Ekzistas tri ĉefaj toponimiaj versioj de origino kaj interpreto de la baza vorto Moskvo. La unua, plej ofte citata diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do rusaj prauloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bova vadejo.

Kvankam en la malnovrusa lingvo la rivero donis sian nomon al urbo Moskvo (aperinta ĉe ĝiaj bordoj en 1147), en la modernaj lingvoj Moskvo nepre indikas la urbon, kaj por indiki la riveron oni nepre uzu la derivaĵon Moskvo-rivero.

Bildaro redakti

Noto redakti