Moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj"

Moskva urba Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" - libervola socia organizaĵo de esperantistoj kaj lernantoj de Esperanto, funkcianta en Moskvo ekde 1987[mankas fonto].

Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)

Historio redakti

Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" estis fondita en 1987 en Moskvo. La iniciatinto de la klubo estas rusia esperantisto Anatolo Gonĉarov. Li organizis en 1987 amasajn Esperanto-kursojn en Domo de Kulturo en centro de Moskvo (Str. Volĥonka, 13)[1]. La lernantoj de la kursoj aktive partoprenis en aranĝoj dediĉitaj al 100-jariĝo de internacia lingvo Esperanto. Fine de 1987 ili jam funkciigis propran Esperanto-klubon, samtempe kun kvin kluboj, jam ekzistantaj en Moskvo. Septembre de 1988 dum organiza kunveno estis oficiale proklamita klubo kiel socia organizaĵo kaj akceptita la kluba statuto.

La klubo estas nomita omaĝe al Leo Tolstoj, mondfama klasikisto de rusa literaturo, memore pri lia plena subteno de la lingvo Esperanto dum periodo de ĝia burĝonado[2]:

 
 Facileco de ĝia lernado estas tioma, ke ricevinte... Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn, verkitajn en la lingvo, mi post ne pli ol du horoj de studado povis, se ne verki, do libere legi en la lingvo. En ĉiu okazo, oferaĵoj, kiujn farus ĉiu homo.., dediĉinte kelke da tempo por lernado de la lingvo, estas tiom malsignifaj, sed postsekvoj, kiuj povas esti pro ekposedo fare de ĉiuj, - ..., - de tiu lingvo, tiom gigantaj, ke ne eblas ne fari tiun provon. 

En 1991 - 1992 la klubo baziĝis en ejo de sindikato de dramistoj (Ordinskij tup., 6[klarigu]). En periodo 1993 - 2002 la klubo kunvenis en konstruaĵo de Kulturcentro "JUNOSTJ" sur strato Malaja Dorogomilovskaja, 9/4 (poste Ukrainskij bul., 15)[3]. Ekde 2005 jaro la klubo regule kunvenas en en la ejo de Eŭropa Jurscienca Universitato "JUSTO" (6-Novopodmoskovnij per., 6).

Agado redakti

Ĉefa agado de la klubo estas efektivigo de regulaj (kelkfoje monate) kunvenoj de moskvaj esperantistoj, helpo al komencantaj esperantistoj pri lernado de la lingvo, akiro de literaturo en Esperanto kaj pri Esperanto[4]. La klubo estis organizanto de kelkaj regionaj kaj tutrusiaj esperantistaj renkontiĝoj. Sub patronado de la klubo formiĝis novaj kluboj kaj esperantistaj grupoj, ekzemple "Moskva Asocia Junulara Esperantista", turista klubo "Migranto", kluboj "Galanto", "Arbato". En 1990 la klubo estis kuniniciatinto de "Moskva Gazeto" (1990 - 1995). La klubanoj aktive vojaĝis al internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj[5].

Ekde fondiĝo de la klubo grandan parton de la agado havis literatura-tradukista agado. En septembro de 1989 estis organizita METRO (Moskva Esperanta Tradukista Rondeto). En aprilo de 1990 surbaze de la klubo estis fondita Moskva Literatura Esperanto-klubo (MLEK) kaj komenciĝis eldonado de la literatura bulteno "Cerbe kaj kore"[6]. Ĉi tie maturiĝis multaj moskvaj esperantistaj poetoj, kiuj kompletigis tiel nomatan Moskvan skolon[7]. Pluraj verkoj de tiuj aŭtoroj, unue prezentitaj dum klubaj kunvenoj, poste estis publikigitaj en gazetoj kaj en apartaj aŭtoraj libroj. Ekzemple Ivan Naumov[8], Klara Ilutoviĉ[9], Oĉjo Dadaev[10], Grigorij Arosev[11].

La klubo havas propran bibliotekon. Ĉe la klubo funkcias la libroservo, helpanta akiri librojn en Esperanto kaj pri Esperanto. Por lernantoj de Esperanto oni aranĝas kursojn[mankas fonto] kaj konsultadon.

Referencoj redakti

  1. Moskvaj sonoriloj. M.: Impeto, 2007; - Paĝo 150. ISBN 978-5-7161-0139-5
  2. Ulrih Linc. La danĝera lingvo. M.: Progress, 1990; - Paĝo 26. ISBN 5-01-003136-1
  3. Пронина Дарья. "Ду ю спик эсперанто?" Московский комсомолец, 18.10.1999
  4. Рахаева Юлия. "Лев Толстой - за!" Московский комсомолец. № 261 (15331), 12.11.1988
  5. Кронгауз Анна. "Эсперанто жил, живёт и умирать не собирается" Иностранец. № 20 (227), 27.05.98
  6. Informbulteno de Sovetrespublikara Esperantista Unio. №3(76), 1990, Paĝo 18. ISSN 0234-7725
  7. Moskvaro. M.: Impeto, 1998; - Paĝo 92. ISBN 5-7161-0056-2
  8. Naumov Ivan. Plejo/Музыка — это сны. M.: Impeto, 1995; ISBN 5-7161-0016-3
  9. Ilutoviĉ Klara. Survoje. M.: Impeto, 2005; ISBN 5-7161-0147-X
  10. Oĉjo Dadajev. Kvio. M.: Impeto, 2000; ISBN 5-7161-0072-4
  11. Arosev Grigirij. .RU. M.: Impeto, 2001; ISBN 5-7161-0088-0

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj Esperanto-asocioj, funkciantaj en Moskvo: