Mostová, hungare Hidaskürt estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Mostová situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Mostová situas sur ebenaĵo, laŭ 2 rojoj, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 8 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo "Curty" apartenanta al fortikaĵo de Pozsony. En 1910 loĝis en Hidaskürt 1559 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo pri Ruĝa Stelo formiĝis. En 1990 faka mezlernejo fondiĝis. En 2001 loĝis tie 1600 homoj, (1409 hungaroj, 177 slovakoj). En la vilaĝo kudrejo funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Hidaskürt naskiĝis hungara aktoro Jenő Halmi (1877).

Partnerkomunumoj redakti