Motihari, hindie मोतिहारी estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en distrikto de Orienta Ĉamparan, kie ĝi estas ties sidejo. Laŭvorte tradukite "Motihari" signifus: "loko, kiu perdis siajn perlojn".

Motihari
urbo
Administrado
Poŝtkodo 845401 • 845435 • 845437
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 39′ N, 84° 55′ O (mapo)26.6584.916666666667Koordinatoj: 26° 39′ N, 84° 55′ O (mapo) [+]
Alto 62 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Motihari (Biharo)
Motihari (Biharo)
DEC
Motihari
Motihari
Situo de Motihari
Motihari (Barato)
Motihari (Barato)
DEC
Motihari
Motihari
Situo de Motihari

Map

vdr
Altlernejo en Motihari

Demografio redakti

En 2011 Motihari havis 125 183 da loĝantoj kun legopovo 87%, pli alta, ol la landa mezumo. Motihari atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) ĉirkaŭ 2000.

Geografio redakti

Motihari situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 62 m super la marnivelo iomete malpli, ol 50 km de la nepala limo. Bettiah troviĝas 43, Sivan 73, kantona sidejo Muzaffarpur 75, Ĉapra 99, Haĝipur 110, subŝtata ĉefurbo Patnao 118, Kolkata 573, tutlanda ĉefurbo Delhio 789, Mumbajo 1505 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Motihari estis fondita iam en la nebula historio, neniuj aŭtentaj datenoj estas haveblaj. Dum la brita epoko la urbo prosperis kaj ĝi iĝis unu el la gravaj centroj de norda Biharo. En 1866 distrikto Ĉamparan estis formita kun Motihari kiel sia sidejo. En 1977 la okcidenta distriktoparto estis forigita por establi novan distrikton kun sidejo de Bettiah. La municipo de Motihari estis establita en 1879. Mahatma Gandhi venis al tiu areo por vidi kondiĉojn de kamparanoj.

Ekonomio redakti

En ĉirkaŭaĵo de Motihari oni okupiĝas pri agrikulturo kaj laktaĵoj. En la urbego la industrio estas modesta. Menciindas paper- kaj sukerfabriko.

Eduko redakti

En Motihari universitato kaj 2 altlernejoj funkcias.

Lingvoj redakti

En Motihari la oficialaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj urdua lingvoj.

Religioj redakti

La ĉefa religio en Motihari estas hinduismo kun ĉirkaŭ 85%, poste islamo ĉirkaŭ 15%.

Klimato redakti

Motihari situas en humida subtropika klimato (Cfa). La temperaturo estas jare averaĝe inter 24 °C kaj varias inter 18-31 °C. Jare pluvas mezume 1290 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Trafiko redakti

Motihari havas trairan fervojan linion inter Bettiah kaj Muzaffarpur. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La mapo anoncas flughavenon en Muzaffarpur, sed dateno mankas. La plej proksima flughaveno fakte funkcias en Patnao.

Vidindaĵoj redakti

 
Naskiĝdomo de George Orwell en Motihari

Famuloj redakti

  • George Orwell, verkisto naskiĝis en 1903

Fontoj redakti

  • WikiTrans