Motokroso (el motocross, kiu venas el la angla Motorcycle + Cross Country) estas lerteca kaj kuraĝeca sporto kun motorbiciklo sur malebena tereno. En la sporto oftas la akcidentoj, faloj surteren, tiel oni antaŭskribas la protektajn ekipaĵojn de homo (vestojn) kaj motorciklo (konstruo).

Motokroso
speco de sporto
off-roading • motorcycle racing
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Historio redakti

 
Militista motorcikla trejnado

Iu brita oficiro ordonis komence de la 20-a jc. motorciklan trejnadon ene de la kazerno, por ebligi kontrolon de motorciklaj. De tiu estis nur unua paŝo al la sporta uzado.

La unua oficiala motorkrosa konkurso okazis en Namuro (Belgio). Komence oni devis motokrosi sur tereno kaj oni ne difinis la vojlinion, oni devis trairi nur inter pordostangoj.

Vidu ankaŭ redakti