Motorciklo

motora veturilo, kun du aŭ tri radoj

Motorciklo estas durada veturilo pelata de motoro.

Motorciklo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta rigida framo • motorcycle engine • motorcycle seat • rado • brulaĵujo • motorcycle fairing • motorcycle handlebar vd
vdr
Triumph T 110

La juro de multaj landoj distingas inter malpezaj motorcikloj, moveblaj ankaŭ per pedaloj, kaj pezaj motorcikloj moveblaj nur per motoro. Kelkloke oni eĉ distingas mopedojn kaj motorajn biciklojn (nomatajn "zum-bicikloj"). La diferenco koncernas la permesilojn kaj aĝojn necesajn por stiri tian motorciklon. Skotero estas ne tre peza motorciklo, kies seĝo estas ne selo, sed horizontala kuseno; ĝiaj radoj ordinare estas malgrandaj, kun malforta influo de turbaj fortoj.

En multaj kuntekstoj la esprimo "motorciklo" estas rezervita al "veraj" motorcikloj, senpedalaj, ne-skoteraj.

Trirada kamioneto estas trirada vehiklo kies antaŭa parto deriviĝas de la mekanika parto de motorciklo dum la malantaŭa parto estas ŝarĝejo kiel ĉe varvehiklo.

Komenco de motorcikloj redakti

Du germanaj inventistoj Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach inventis motorciklon en 1885. La unuaj motorcikloj estis bicikloj kun instalita brulmotoro, kiu movigis la malantaŭan radon.

Motorciklaj firmaoj redakti

Sekureco redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti