Motovilci
vilaĝo en Slovenio
Motovilci, hungare Mottolyád [motojAd] estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Grad (Slovenio).
Bazaj informoj redakti
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 231 m
- Koordinatoj: 46° 46′ 38.83″ N 16° 3′ 38.7″ O / 46.7774528 °N, 16.060750 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 38.83″ N 16° 3′ 38.7″ O / 46.7774528 °N, 16.060750 °O (mapo)
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 9264
- Aŭtokodo: MS
Situo redakti
Motovilci situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.
Historio redakti
Dum la hungara regado oni nombris en Mottolyád 70 domojn kaj 394 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Fontoj redakti
- slovena Vikipedio
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si