Motovun

municipo kaj setlejo en Istrio, Kroatio

Motovun ( kroata elparolo: [mɔtɔ̌ʋuːn], itale MontonaMontona d'Istria) estas vilaĝo kaj municipo sur la duoninsulo de Istrio, Kroatio. En antikvaj tempoj, kaj keltoj kaj iliroj konstruis siajn fortikaĵojn sur la loko de la hodiaŭa Motovun. La nomo de la vilaĝo ankaŭ estas de kelta origino, derivita de la vorto Montona, kun la signifo "urbo en la montetoj". Motovun situas pinte de monteto, kun ŝtuparo de 1052 ŝtupoj kondukantaj ĝis ĝi. Ĝi ne estas malproksime de la Adriatiko kaj la turismaj urboj Porec, Rovinj kaj Umag [1].

Motovun
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 52424
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 912  (2021) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 20′ N, 13° 50′ O (mapo)45.33583333333313.827777777778Koordinatoj: 45° 20′ N, 13° 50′ O (mapo) [+]
Alto 270 m [+]
Areo 32,7 km² (3 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Motovun (Kroatio)
Motovun (Kroatio)
DEC
Motovun
Motovun
Situo de Motovun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Motovun [+]
vdr
Urba pordego
Elaera foto de Motovun

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 912 loĝantoj sur areo de 32,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km² ; 192 el la loĝantoj parolas la italan kiel sia gepatra lingvo. Parenzana estis etŝpura fervojo kiu kuris de Triesto al Poreč/Parenzo inter 1902-1935, pasante ĵus sub la urbo.

La teritorio havas komunan limon kun Pula.

Referencoj redakti

  1. Naklada Naprijed, The Croatian Adriatic Tourist Guide, pgs.

Eksteraj ligiloj redakti