Movado 26-a de Julio

La Movado 26-a de Julio (hispane Movimiento 26 de Julio mallongigita (M-26-J)) estis politika kaj militista organizo de Kubo neformale fondita en 1953 far grupo de junuloj gvidataj de Fidel Castro. Ĉi tiu grupo atakis la kazernojn de la armeo en Santiago de Cuba kun la celo venki la diktatoron Fulgencio Batista. Ĝia ideologio estis naciisma, kontraŭimperiisma kaj demokrata surbaze de la ideoj de José Martí.

Movado 26-a de Julio
flago
politika organizaĵo
Komenco 12-a de junio 1955 vd
Fino 1961 vd
Poste Kuba Komunisma Partio vd
Lando(j) Kubo vd
Ideologio

revolucia socialismo

Ĉefestro(j) Fidel Castro vd
vdr
Flago de la Movado 26-a de Julio

Tiu estis la plej grava organizo inter tiuj kiuj partoprenis la kastrisman revolucion. Fine de 1956 establigis gerilan bazon en Sierra Maestra kiuj fine venkis la trupojn de la diktatoro Fulgencio Batista la 31-a de decembro 1958, kaj konsekvence ĝi prenis la povon kaj instalis kune kun aliaj organizoj registaron prezidita de Manuel Urrutia Lleó.

En julio 1961 ĝi estis unu el la partioj kiuj kuniĝis por la formado de la Revoluciaj Unuigitaj Organizoj (ORI), kune kun la Popola Socialisma Partio kaj la Revolucia Direktorio 13-a de Marto kiu poste malfondiĝis la 26-a de marto 1962 favore al la formado de la Unuiĝinta Partio de la Socialisma Revolucio de Kubo (PURSC), el komunisma ideologio.

Ĝia nomo venas de la atako al la Kazerno Monkado en Santiago de Cuba la 26-a de julio 1953.