La Movado novburbona (itale Movimento Neoborbonico, [moviˈmento ,nɛoborˈbɔniko]) estas kultura unuiĝo kiu estiĝis en 1993 en Napolo, Italujo. Ankaŭ ekzistas diversaj filioj eksternapolaj.

Movado novburbona
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 7-a de septembro 1993 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Napolo
Fondinto(j) Gennaro De CrescenzoRiccardo Pazzaglia vd
Ĉefestro(j) Gennaro De Crescenzo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Komence la verkisto kanta, televida, kineja Riccardo Pazzaglia kune kun la ĵurnalisto kaj filozofo Gennaro De Crescenzo proponis malfesti la datrevenojn de la fama alteriĝo de Giuseppe Garibaldi en Napolo en la 7-a de septembro 1860.

Sekve centoj da homoj kolektiĝis ĉe Borgo Marinari en ĉeesto de la gazetaro itala kaj eksteritala por anonci la kreon de ne-profitcela organizaĵo kultura kies ĉefa volo estu la (re)konatigo de la historio kaj de la sukcesoj de la Reĝlando de la du Sicilioj respektive de la Burbonoj napolaj. La klubo post la menciita kunveno en novembro 1993 en Napolo laŭleĝe kaj laŭrite estiĝis.[1]

La sindona kaj senlaca laborado de la anoj i.a. kun oferto de multego da interrete legeblaj dokumentoj eĉ stampis novan adjektivon neoborbonico en la itala. Eblas danke al tio ĝenerale por historiemuloj plukleriĝi iomete pli objektive pri historiografio. Ankaŭ koncerne la ekonomian evoluon antaŭunuiĝan prezentatas novaj atestoj kaj vidpunktoj. Ĉe la Universitato Kolumbio okazis en septembro 2014 grava scienca kunveno tiurilata. Slogano ĝia estas Memoria, orgullo, redención, t.e. instigo al memorado kaj flegado de prifierotaĵoj. La anoj batalas por la honorigo de tiuj kiuj mortis dum la komprenebla kaj malabomena engaĝiĝo por tradiciaj ŝtataj strukturoj; krome ili plendas la nunan malriĉecon de la itala sudo proponante reveneton de la Burbonoj kaj redonon de kelkaj havaĵoj al la dinastianoj.[2]

Notoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti