Movebla domo

(Alidirektita el Movdomo)

Movebla domo estas domo, kiun oni povas movi. Ĝi estas konstruita en fabriko el malpezaj materialoj por servi kiel portempa aŭ porĉiama loĝejo. Konstruita sur movebla ĉasio, ne sur elfosita fundamento, ĝi devas esti enloĝebla la tutan jaron, esti konektebla al la publikaj servoj, kaj ĉiam resti transportebla per aŭto, kamionotraktoro, depende de ties pezo.

Moveblaj domoj en Nitzan, Israelo, 2005.
Tipa movebla domo el la fino de 1960 kaj la komenco de 1970.
Foto de ruldomo Zimmer en ruldomejo en Tampa, Florido, 1958.

Historio redakti

En Usono, ĉi tiaj domoj komencis aperi kiam komencis la erao de aŭtoj kaj vojaĝado per ŝoseoj.[1] Ili venas de la ruldomoj uzitaj por kampado aŭ longaj vojaĝoj.

La unuaj moveblaj domoj estis merkatitaj ĉefe al homoj kies vivstilo bezonis moveblecon, sed en la komenco de 1950 la domoj komencis esti merkatitaj kiel malmultekostaj domoj dizajnitaj por esti fiksitaj en unu loko por longa tempo, aŭ eĉ porĉiame instalitaj kun masonita fundamento. Antaŭe, la domoj estis du metrojn kaj duono larĝaj aŭ pli malgrandaj, sed en 1956, la domoj de tri metroj larĝaj estis enkondukitajn kune kun la nova termino mobile home.[2]

Galerio redakti

Legu ankaŭ redakti

Ruldomo

Referencoj redakti

  1. Part 17, Mobile Home Parks. ny.gov. Arkivita el la originalo je 2016-09-14. Alirita 2018-06-09.
  2. Mobile Manufactured Homes. Alirita 28 March 2018.