Movses Abelian

Movses Abelian estas armena-kartvela diplomato kaj oficialulo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. En junio 2019 António Guterres, Ĝenerala Sekretario ĉe UN, nomumis lin kiel Asista Ĝenerala Sekretario por la Funkciigo de la Ĝenerala Asembleo kaj Konferencoj[1]. La 3-an de septembro 2019, Abelyan estis nomumita kiel la Kunordiganto pri plurlingvismo ĉe UN[2], kiu respondecas pri kunordigado de la efektivigo de plurlingvismo en la Sekretariejo kiel tuto. Li ludas ankaŭ gvidan rolon en la traktado de aferoj rilataj al plurlingvismo je la nivelo de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. Krome, li estas la prezidanto de la Internacia Jarkunveno pri Lingva Subteno, Dokumentado kaj Eldonaĵoj (International Annual Meeting on Language Arrangements, Documentation and Publications, mallonge IAMLADP)[3].

Edukado kaj kariero redakti

Abelian ricevis sian edukadon en Armenio, Rusio kaj Usono[4]. Li servis kiel asociita profesoro ĉe Erevana Ŝtata Universitato, komencinta en 1989[5]. En 1992, li servis en la armena Ministerio de Eksterlandaj Aferoj[4]. Li estis Vic-konstanta Reprezentanto de Armenio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de 1996 ĝis1998, antaŭ ol fariĝi ties Ambasadoro kaj Konstanta Reprezentanto de 1998 ĝis 2003[5]. Li estis prezidanto de la direktoraro de UNICEF en 2001[6][7].

En 2011, li estis nomumita Direktoro de la Security Council Affairs Division kaj Sekretario de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj[8]. En 2016, li estis nomumita Asista Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, respondeca pri aferoj de la Ĝeneralaj Asembleoj kaj la konferenca administrado (2016–2019)[5].

En 2019, li iĝis Asista Ĝenerala Sekretario por la Ĝenerala Asembleo kaj la Konferenca Administrado kaj poste en la sama jaro ankaŭ UN-Kunordiganto pri Plurlingveco[1][2]

Persona vivo redakti

Li kaj lia edzino havas du infanojn[9].

Noto kaj references redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 (en) "Secretary-General Appoints Movses Abelian of Armenia Under-Secretary-General for General Assembly and Conference Management". Unuiĝintaj Nacioj, la 10-an de Junio 2019.
  2. 2,0 2,1 (en) "Secretary-General Appoints Movses Abelian of Armenia Coordinator for Multilingualism". Unuiĝintaj Nacioj. la 3-an de Septembro 2019.
  3. (en) Movses Abelian, Under-Secretary-General for General Assembly and Conference Management, arkivita de la originalo per Wayback Maŝino, la 16-an de aŭgusto 2022.
  4. 4,0 4,1 (en) "Under-Secretary-General for General Assembly and Conference Management". United Nations Secretary-General, la 2-an de septembro 2019.
  5. 5,0 5,1 5,2 (en) "UN News: Armenia's Movses Abelian appointed to senior position Arkivigite je 2020-04-06 per la retarkivo Wayback Machine". ArmeniaNow.com, la 30-an de Novembro 1999.
  6. Officers of the UNICEF Executive Board 1946–2014, UNICEF
  7. Executive Board Arkivigite je 2019-01-09 per la retarkivo Wayback Machine, UNICEF
  8. (en) "Movses Abelian, United Nations Under-Secretary-General for General Assembly and Conference Management". United Nations.
  9. (en) "Under-Secretary-General for General Assembly and Conference Management". United Nations Secretary-General. la 2-an de Septembro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Internacia Federacio de Tradukistoj

Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj