Movses Silikjan (armene: Մովսես Սիլիկյան, ruse: Мовсес Силиков, Movses Silikov) (1862-1937) estis fama armena generalo kaj popola heroo de la Unua Mondmilito, Generalmajoro en la rusa armeo kaj poste en la armena armeo. Li estis arestita, atakita kaj mortigita dum la Granda Purigo de Josif Stalin de 1937 kontraŭ armeaj oficiroj kaj sennombraj aliaj ŝajnaj malamikoj.

Movses Silikjan
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1862 (1862-09-14)
en Oghuz
Morto 10-an de decembro 1937 (1937-12-10) (75-jaraĝa)
en Erevano
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Rusia ImperioArmena Demokratia RespublikoSovetunio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Silikjan studis en la Moskva Armea Gimnazio, Alexandrople Militista Lernejo kaj en la oficira fusilolernejo. De 1884 li deĵoris en la rusa armeo kaj ascendis ĝis diviziestro. Sojle de la Unua Mondmilito, li estis la vickomandanto de la fortoj postenigitaj en Erevano kaj parto de la Kaŭkaza Fronto.