La mozasaŭro estas genro de reptilioj el la familio de Mozasaŭredoj (Mosasauridae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mozasaŭro
Troveblo de fosilioj: MezozoikoKretaceo
Mozasaŭro.
Mozasaŭro.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Subklaso: Skvamuloj Sqamata
Infraklaso: Lacertuloj Lacertilia
Superordo: Mozasaŭro Mosasauria
Conybeare 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La mozasaŭro (laŭvorte "la lacerto de la rivero Mozo pro ĝia malkovro en 1764 proksime de la Sint-Pietersberg apud Maastricht, (urbo dividita per la Mozo) estas reptilio-simila giganto lacerto kiu vivis en Mezozoiko, Kretaceo. Ĝi estas proksima parenco de la varanedoj, do lacerto. Kiel balenoj kaj delfenoj, la mozasaŭroj estis adaptitaj al la mara vivo.

Ilia grandaj dentoj kiel ponardoj ŝajnas indiki, ke ili estis oportunismaj predantoj, nutrante sin plejparte per grandaj fiŝoj, kalmaroj, kaj eĉ aliaj maraj reptilioj.

En 1998 oni trovis en la ENCI-fosaĵo grandan partan kranion kun peco de la spino. La fosilioj estis tranportitaj al la Naturhistoria Muzeo Maastricht. Ĝi ricevis la nomon Bèr. Tamen ne temis pri mozasaŭro sed pri nova specio el la genro prognatodono: P. saturator.

Je la 19-a de septembro 2012 la ENCI kaj la Naturhistoria Muzeo Maastricht, anoncis ke en la ENCI-fosaĵo oni denove trovis fosilion verŝajne de mozasaŭro. Temas pri skeleto kiu longas 13 metrojn, de kiu grandaj partoj de la kranio, kaj parto de ventro kaj vosto estas sekurigita. La aĝo provozore estas taksita je 68 milionoj jaroj, unu kaj duono milionoj jaroj pli aĝa ol la trovaĵo el 1998.

Listo de specioj redakti

  • Mosasaurus hoffmannii
  • Mosasaurus beaugei
  • Mosasaurus dekayi
  • Mosasaurus iembeensis
  • Mosasaurus lemonnieri
  • Mosasaurus Mokoroa
  • Mosasaurus conodon
  • Mosasaurus missouriensis
  • Mosasaurus maximiliani
  • Mosasaurus maximus
 
Malkovrita en kavernoj Maastricht kranio de la Mozasauro, dua ekzemplero de tiu specio malkovris kaj la tipo de la genro
 
Mosasaurus hoffmanii
 
Kranio de Hainosaurus' (antaŭe Mosasaurus gaudryi) en la Nacia Muzeo de Natura Historio, Parizo

Vidu ankaŭ redakti