Muĝadro

(Alidirektita el Muĝadaro)

Muĝadro (arabe: مجدرة) estas plado de kuiritaj lentoj kun griorizo kaj cepoj. Oni povas manĝi ĝin varme aŭ malvarme.

Kuiritaj lentoj estas popularaj en la Proksima Oriento, do troviĝas en multaj pladoj tie. La plado alinomiĝas kiel "la preferito de Esav", aludante la biblian ĝemelon de Jakob, ĉar laŭ la Biblio, Esav vendis sian heredon por "kuiraĵo el lentoj." Oni konsideras la pladon modesta, ĉar bezonas malmulte da rimedoj por kuiri ĝin.

Ĝi hodiaŭ estas unu el la plej konataj pladoj de libana kaj palestina kuirartoj. Siriaj judoj ofte manĝas tiun pladon dufoje en la semajno- varme ĵaŭde kaj malvarme dimanĉe.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mujaddara en la angla Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mujaddara en la hispana Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mejadra en la itala Vikipedio.