Mudrovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Mudrovce, hungare Modrafalva estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Mudrócz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarean nomon.

Situo redakti

Mudrovce situas flanke de monto 981 m-ojn alta, fine de sakovojo. Košice troviĝas 24 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1406 en formo "Modrafalua". En 1910 loĝis en Modrafalva 125 homoj, (117 slovakoj, 6 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Mudrovce 69 homoj, (escepte unusolan ukrainon ĉiuj slovakoj).

Eksteraj ligiloj redakti