Mueleja lago (Tapolca)

Mueleja lago en Tapolca

La Mueleja lago origine hungare Malom-tó estas malgranda duopa lago situanta en placo en urbo Tapolca.

Larĝa panoramo de Mueleja lago en Tapolca
Larĝa panoramo de Mueleja lago en Tapolca
Mueleja lago (Tapolca)
Mueleja lago en Tapolca
Mueleja lago en Tapolca
lago
Situo Veszprém, Hungario
Ĉefaj fontoj fontoj
Ĉefaj elfluoj rojo nomata Tapolca
vdr

Historio redakti

Pro iama vulkanismo ankaŭ en Tapolca postrestis riĉaj fontoj unu apud la alia. La varmetaj fontoj rezultis lageton, kiu nature havis elfluejon. Memoru, mem Tapolca estas slava vorto "teplice" kun signifo varma akvo. La lago estas loĝata 7 mil jarojn. Unue la romianoj faris digon kaj lago estiĝis. Laŭ arkeologoj la nun videbla akvomuelejo konstruiĝis en la 13-a jarcento (oni trovis gotikajn elementojn), sed supozeble ankaŭ pli frue estis tie muelejo. La forfluanta akvo denove havis plian digon kun akvomuelejo, tial oni parolas pri supra kaj malsupra lagoj. La apudaj domoj estis konstruitaj dum la mezepoko, sed en la modernaj tempoj inter la lago kaj domo oni kreis promenejon.

Pro la varmetaj fontoj (18 °C) la akvo neniam glaciiĝas, vintre nur vaporas. Tamen unufoje pro minado de baŭksitoj la fontoj preskaŭ sekiĝis, tiam la malgranda akvo havis glacion. La fontoj rezultigis ankaŭ kavernojn, la plej proksima estas vizitebla per boatoj, ja la kaverno havas ankaŭ akvon, kiu ligiĝas al la lago.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti