La Muelejo Monnow (angle Monnow Mill) estas antaŭa akvomuelejo sur la Rivero Monnow en Osbaston sur Osbaston road en Monmouth, Kimrio. La konstruaĵo estas nun privata domo. La muelejo estis unue konata kiel Queens Mills. La konstruaĵo estis listigita Grado II ekde 1974.[1]

Muelejo Monnow
Monnow Mill

muelejo
Prezento
Tipo Privata domo
Protekto Grado II
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 49′ 5″ N, 2° 42′ 58″ U (mapo)51.817986-2.716226Koordinatoj: 51° 49′ 5″ N, 2° 42′ 58″ U (mapo)
Muelejo Monnow (Britio)
Muelejo Monnow (Britio)
DEC
Muelejo Monnow
Muelejo Monnow
Muelejo Monnow
Situo de Muelejo Monnow

Map

vdr

Historio redakti

La nuna kvar-etaĝa domo, datiĝas el la frua 19-a jarcento kaj ankoraŭ havas digeton sur la Monnow, kun tre mallonga trafluejo. La konstruaĵo havas ardezan tegmenton, ĝi estas nun uzata kiel loĝejo. Post 1895 du sube-frapataj akvoradoj, mezurantaj 3,6 m (12 ft) kaj 0,9 m (3 ft) pelis kvar parojn da muelŝtonoj kaj rulpremiloj.[2]

La muelejo estis grenmuelejo, produktanta farunon, dum plejparto de ĝia ekzisto datiĝanta ekde 1448.[2] Tamen en la frua 20-a jarcento la muelejo estis uzata kiel meĥanika fabriko, manufakturante malgrandajn pecojn por aŭtomobiloj kaj motorbicikloj kiaj Morris Motors.[3]

La muelejo origine havis domon kaj kromkonstruaĵojn sur la alia flanko de la vojo. Tiuj ĉi estas nun apartaj kaj privata loĝejo. Muelejo Monnow, domo, muelejo kaj kromkonstruaĵoj estis poseditaj de la Duko de Beaufort kaj formis parton de la bieno en 1901 kiam ili estis listigitaj por aŭkcio.[2]

Galerio redakti


Referencoj redakti

  1. Listed Buildings in Monmouth, Monmouthshire, Wales.
  2. 2,0 2,1 2,2 MONNOW MILL; QUEENS MILLS, MONMOUTH. Royal Commission on the National Monuments Record of Wales (NMRW). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2012-04-25.
  3. Monnow Mill 1914. Francis Firth.