Muhamad al-Sanusi (naskiĝis en 1787, mortis en 1859) estis la fondinto de la Sanusi-ordeno, religia islama reformita movado rapide disvastiĝanta en Libio.

Muhamad al-Sanusi
Persona informo
محمد بن علي السنوسي
Naskiĝo 1-an de januaro 1787 (1787-01-01)
en Regency of Algiers
Morto 1-an de januaro 1859 (1859-01-01) (72-jaraĝa)
en Vilayet of Tripolitania
Religio islamo vd
Ŝtataneco Regency of Algiers vd
Alma mater Al-Azhar-universitato vd
Familio
Infanoj Muhammad al-Mahdi as-Senussi • Muhammad as-Sharif as-Senussi vd
Profesio
Okupo ulemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Al-Sanusi, kies kompleta nomo estas sajido Muhammad ibn Ali as-Sanussi, devenis el la familio de Fatima, filino de la profeto, kaj tiel portis la honoran titolon de sajido. Al-Sanusi naskiĝis ĉe Mostaganem, hodiaŭ Alĝerio kaj ricevis klerikan edukadon en madraso en Fes, Maroko.

Verko redakti

Dum pluraj vojaĝoj li predikis pri puriga reformo de la kredo en Tunizio kaj Tripolo kaj gajnis multajn anojn, poste plustudis ĉe Al-Azhar-Universitato de Kairo. En 1837 li fondis en Mekao la reformitan frataron (ordenon) Sanusio, sed devis forlasi Mekaon pro premo de la otomanoj (ĉ. 1840).

La nova ordeno rapide disvastiĝis en Libio, aparte en regiono Kirenaiko. La unua centro de la ordeno troviĝis en Ĵabal al Akhdar, proksime al Bengazi. Kiam otomanoj okupis Libion en 1845 Al-Sanusi translokigis la centron al oazo Ĵaghbub, Kirenaiko (300 km sude de Tobruk). Li konstruigis grandan moskeon kaj universitaton, kiu serioze konkurencis kun Al-Azhar - sed en 1984 ĝi estis fermita de Muamar Kadafi, kaj samtempe la tomboj kaj memoriloj de Sanusi-familio tie estis perturbitaj.

Posteuloj redakti

Post la morto de Al-Sanusi en 1859 lia filo Muhamad al-Mahdi (1859-1902) fariĝis la nova gvidanto de la ordeno, kiu kreskas al 80 filioj nur en Libio, en 1916 sekvis ties filo Idris, kiu en 1951 fariĝis reĝo Idriso la 1-a de Libio. Lia nepo, ankaŭ kun nomo Idris vivas en usona ekzilo.

Literaturo redakti

  • S. Khuda Bukhsh, Studies Indian and Islamic, Routledge 2001, p. 28 ISBN 0415244641

Vidu ankaŭ redakti

Sanusio