Mulao (angle mullah; france moulay; perse: ملا) estas islama instruisto, pastrostudento pri teologio. La nomo devenas el la araba مولى, maulā, t.e. "sinjoro", "majstro" aŭ "protektanto". Komence mulao estis kutima nomo por ŝijaismaj religi- kaj jurkleruloj laŭ la araba titolo maulā.

Mulaoj je la kortego de kadĵara reĝo, Irano

Hodiaŭ oni uzas la vorton por ĉiuj kleruloj sub la ajatolo.

En islama orienta kultursfero oni uzas la vorton aldonita al la nomo por honorigi nobelon.

La vorto troviĝas interalie en norda Afriko en nomoj de lokoj kaj sanktejoj, nomitaj laŭ iu mulao.

Bibliografio redakti

  • Reza Hajatpour: Der brennende Geschmack der Freiheit. Mein Leben als junger Mullah im Iran. Frankfurt a.M.: Suhrkamp, 2005. - ISBN 3-518-12409-9
  • Roy Mottadeh: Der Mantel des Propheten oder Das Leben eines persischen Mullah zwischen Religion und Politik. München: C.H. Beck, 1988. - ISBN 3-406-32289-1