Mulde estas nenavigebla rivero en Germanio. Ĝi estas maldekstra alfluanto de Elbo. La rivero ekestas ĉe Zschadraß, iom norde de Colditz, tio estas sudoriente de la urbo Leipzig en Saksio, kie kunfluas Zwickauer Mulde kaj Freiberger Mulde.

Mulde
rivero
Bazaj informoj
Longeco 124 km
Akvokolekta areo 7 400 km²
Averaĝa trafluo 70,2 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 132,4 m
Enfluejo Elbo
- Alteco 58 m
Geografio
Alfluantoj Zwickauer Mulde
Freiberger Mulde
Map
Rivero en Germanio
vdr

De tie la rivero Mulde (ankaŭ nomata Vereinte M. -Unuiĝinta M.) fluas tra Saksa Montetoregiono preter la setlejoj Grimma, Trebsen, Nerchau, Wurzen, Eilenburg. Malantaŭ la kuracloko Bad Düben ĝi transiras de Saksio al Saksio-Anhalto. Oriente de la urbo Bitterfeld ĉe Pouch ĝi ŝvelas je digolago (Muldestausee) kaj pasas Wolfen, Jeßnitz kaj Dessau. Norde de Dessau kaj sude de südlich von Roßlau la Mulde enfluas la Elbon.