Mumpf

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mumpf (stacidomo).

Mumpf estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1308 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Mumpf
Blazono de Mumpf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 32′ 50″ N 7° 55′ 10″ O / 47.54722 °N, 7.91944 °O / 47.54722; 7.91944 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 50″ N 7° 55′ 10″ O / 47.54722 °N, 7.91944 °O / 47.54722; 7.91944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1308
Areo 3,13 km²
Alteco 287 m super marnivelo
Poŝtkodo 4322
Komunumkodo 4255
Mapo de Mumpf
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Mumpf situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno ĉe la piedo de la Argovia Tavolĵuraso. La orientan limon de la komunumo formas la rivereto Fischingerbach, kiu alfluas al Rejno. La areo de la komunumo mezuras 3,13 km², de kiuj 1,39 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,68 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 500 m s.m. ĉe la marĝeno de la altebenaĵo Chriesiberg, la plej malalta punkto je 280 m s.m. ĉe la bordo de la Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mumpf limas en nordo aliflanke de la rivero Rejno al la germana urbo Bad Säckingen, en oriento al Stein, en sudoriento al Obermumpf, en sudokcidento al Zuzgen, en okcidento al Zeiningen, kaj en nordokcidento al Wallbach.

Trafiko redakti

Mumpf disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Frick kaj Zuriko respektive al Laufenburg, kiu estas servata de la regiona trajnliono S1 de la bazela regiontrafikreto.

La komunumo disponas ankaŭ pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mumpf datiĝas el la jaro 1218 kiel Mumpher.

En la jaro 1991 en Mumpf estis elfolsita la restaĵoj de fortikita setlejo el la neolitiko. Sub la hotelo Anker estis trovitaj la muroj de romia etkastelo.

La vilaĝo, kiu nomiĝis ĝis la jaro 1803 Niedermumpf en mezepoko estis homburga servuto kaj poste habsburga kiel parto de la voktdistrikto Bad Säckingen. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti