Mundigak (en Paŝtuna lingvo: منډیګک) estas arkeologia loko en la Provinco Kandahar en Afganio. Ĝi estas proksimume 55 km nordokcidento de Kandahar ĉe Ŝāh Maksūd, sur la supra baseno de la rivero Kuŝk-i Naĥud.

Mundigak
arkeologia loko [+]
Koordinatoj31° 39′ 0″ N, 65° 15′ 0″ O (mapo)31.6565.25Koordinatoj: 31° 39′ 0″ N, 65° 15′ 0″ O (mapo)

Mundigak (Afganio)
Mundigak (Afganio)
DEC
Mundigak
Mundigak

Map
Mundigak
Vikimedia Komunejo:  Mundigak [+]
vdr

Historio redakti

Mundigak estis granda prahistoria urbo kun grava kultura daŭro el la 5a al la 2a jarmiloj a.K. Ĝi estis elfosita de la franca fakulo Jean Marie Casal en la 1950-aj jaroj.[1] La teramaso estis naŭ metrojn alta en la epoko de elfosado.[2]

Ceramiko kaj aliaj artefaktoj de la fino de la 3a jarmilo a.K., kiam tio iĝis grava urba centro, indikas interagadon kun Turkmenio, Baluĉio kaj la frua Harap-Indusa regiono.

Mundigak floris dum la kulturo de la Helmand Baseno (Sistan), konata ankaŭ kiel Helmand Kulturo (Provinco Helmand).[3]

Notoj redakti

  1. Casal, Jean Marie (1961): Fouilles de Mundigak, Paris
  2. Afghanistan Prehistory. Arkivita el la originalo je 18a de februaro, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-18. Alirita 2019-12-22.
  3. McIntosh, Jane. (2008) The Ancient Indus Valley, New Perspectives. ABC-CLIO. Page 86.[1]

Bibliografio redakti

  • Archaeological Gazetter of Afghanistan / Catalogue des Sites Archéologiques D'Afghanistan, Volume I, Warwick Ball, Editions Recherche sur les civilisations, Paris, 1982.