Mungo Park (naskiĝis la 11-an de septembro 1771 en Selkirk, mortis 1806 en Bussa) estis skota esploristo. Li esploris okcidentan Afrikon kaj la riverojn Niĝeron kaj Gambion.

Mungo Park
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1771 (1771-09-11)
en Skotlando
Morto 1-an de januaro 1806 (1806-01-01) (34-jaraĝa)
en Bussa
Mortokialo drono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo • Selkirk High School
Okupo
Okupo kuracisto • esploristo • kuracisto-verkisto • kirurgo • natursciencisto • geografoverkistobotanikisto • vojaĝisto
vdr
La vojaĝoj de Mungo Park. La unua estas konturita verde kaj la dua ruĝe

Vivo redakti

Studis medicinon en Edinburgo kaj estiĝis ĥirurgo. La jarojn 1793-1794 vojaĝis al Sumatro por scienca ekspedicio.

Unua ekspedicio redakti

En la jaro 1794 African Association (Asocio Afrika) en Londono irigis lin gvidi unu ekspedicion laŭ la rivero Niĝero por malkovri Timbuktuon kaj la asocio al li donis monon por ĉi tiu ekspedicio. La eŭropanoj konis malmulte pri Afriko dum la malfrua 18-a jarcento kaj frua 19-a jarcento, krom la marbordoj, preskaŭ neniom certe. Unue iris al Pisania, urbo situinta apud la rivero Gambio, kaj tie li restis kvin monatojn. La 2-an de decembro 1795 foriris de Pisania laŭ Gambio orienten. Kaptiĝis en Ludmar tamen sukcesis eskapi. 20-an de julio 1796 atingis Niĝeron en Ségou. Vojaĝis rivere ĝis Silla antaŭ li reiris. Banditoj lin rabis, kaj li perdis preskaŭ ĉion kion li havis, krom sian ĉapelon en kiu kaŝis la paperojn sur kiuj sia vojaĝrakonto estas verkita. Sukcesis transvivi vendinte paperojn kun frazoj el la Korano kiun li skribis.

Dua ekspedicio redakti

La celo de la dua ekspedicio ne estis esplori, tiel la unua, sed plifortiĝi la potencon britan en Afriko. Estis unu afero grava tiuepoke ĉar Britio militis kontraŭ Francio. La 31-an de januaro 1805 forvojaĝis kaj venis al la insulo Gorée la 28-an de marto, de tie sekvis laŭ la rivero Gambio. Tiam li venis al Niĝero la 19-an de aŭgusto, nur 12 eŭropanoj ankoraŭ vivis. Tiam li estis en Sansanding, nur tri eŭropanoj restis. La lastaj leteroj de Park skribiĝis tie. Vojaĝis laŭ Niĝero kaj venis al Timbuktuo. Sekvis laŭ la rivero, sed atakiĝis en Bussa kaj mortis kun la aliaj eŭropanoj, nur unu sklavo transvivis.

La filo de Mungo Park, Thomas Park, gvidis unu ekspedicion strebinte trovi Mungon en la jaro 1827, sed malaperis.

Fontoj redakti

  • Holmes, Richard The Age of Wonder (2008)