Municipa baloto de 2008 (Francio)

La franca municipa baloto de 2008 oficiale okazis la 9-an de marto 2008. Dua balotraŭndo estis organizita la 16-an de marto ĉie, kie tio necesis. La baloto celis elekti la membrojn de la municipaj konsilioj de la 36 782 komunumoj de Francio. La novelektitaj membroj de ĉiu konsilio mem devis poste elekti la urbestron de la koncernita komunumo.

Rezultoj redakti

La maldekstra Socialista Partio reakiris komunumojn, kiujn ĝi antaŭe perdis en la baloto de 2001, tiel sendante averton al prezidanto Nicolas Sarkozy (oficianta ekde 2007). La Socialista Partio gajnis plurajn gravajn urbojn, interalie Tuluzon, Strasburgon, Amiens kaj Reims. Ĝi ankaŭ facile konservis Parizon kaj Lionon. Marsejlo estis tamen konservita de la UMP-kandidato.

La centra Demokrata Movado de François Bayrou havis malbonajn rezultojn. Bayrou mem estis venkita de la socialista kandidato en sia denaska urbo Pau.

La ekstremdekstra Nacia Fronto havis tre malbonajn rezultojn. Ĝi tutnacie kolektis nur 0.93% el la voĉdonoj.