Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f4

En Skotlando, montoj kiuj altas je pli ol 3.000 futoj (914,4 metroj) estas nomataj Munro.

Munro
peak bagging classification
vdr
Ben Nevis, la plej alta monto en Skotlando (1.344m)

La nomo estas honora al Sir Hugh Munro (18561919), la unua listiginto de tiaj montoj, kies katalogo (Munro's Tables - la tabeloj de Munro) publikiĝis en 1891.

La aktuala listo enhavas 284 "munro"-ojn. La listo havas ankaŭ 227 pintojn kiuj, kvankam sufiĉe altaj por nomiĝi "munro"-oj, estas konsiderataj ne apartaj montoj, sed nur partoj de aliaj, pli altaj, montoj. Ne estas objektiva kriterio por decidi kio estas aparta monto, kvankam aliaj similaj listoj havas precizan kriterion ekzemple ke la monto atingu iun minimuman alton supre de la selo kiu konektas ĝin al iu pli alta monto.

Iuj havas hobion supreniri ĉiujn montojn listigitajn. Tamen, kvankam la plejmulto estas atingeblaj per ordinara marŝado, estas kelkaj en la listo kiuj bezonigas rokgrimpadon por atingi la supraĵon, do nur tiuj kun iom da grimpada sperto povas elgrimpi ĉiujn.