Muránska Lehota (hungare Murányszabadi (murAnjsabadi)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Murány-Lehota, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon.

Muránska Lehota
hungare: Murányszabadi
municipo
Vido al Muránska Lehota
Oficiala nomo: Muránska Lehota
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Slovaka ercmontaro
Situo Muránska Lehota
 - koordinatoj 48° 43′ 45″ N 20° 03′ 19″ O / 48.72917 °N, 20.05528 °O / 48.72917; 20.05528 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 388 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 373 m s. m.
Areo 7,89 km² (789 ha)
Loĝantaro 214 (31.12.2010)
Denseco 27,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1453
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 01
Telefona antaŭkodo +421 58
Aŭtokodoj RA
NUTS 526011
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Muránska Lehota
Retpaĝo: www.muranskalehota.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Muránska Lehota situas fine de sakovojo. Revúca troviĝas voje 12 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1453 en formo "Lehota". La vilaĝo longe apartenis al fortikaĵo de Muráň. La loĝantoj okupiĝis pri bredado de ŝafoj. En 1710 pro pesto mortis 137 da loĝantoj. En 1828 oni nombris tie 43 domojn kaj 481 loĝantojn, kiuj okupiĝis precipe pri karbeto kaj fandado de ercoj. En 1910 loĝis en Murányszabadi 295 da homoj, (234 slovakoj, 34 germanoj, 19 hungaroj, 8 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Revúca, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Muránska Lehota 249 da homoj, (233 slovakoj, 3 hungaroj).

Vidindaĵo redakti