Murakeresztúr [murakerestUr], kroate KrsturKerestur aŭ historie Murski Krstur estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojaj linioj al Budapeŝto, Zagrebo kaj Barcs. Murakeresztúr estas fervoja limotrapasejo al Kroatio, kie troviĝas Kotoriba. Nagykanizsa troviĝas voje 16, fervoje 13 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1347 en formo Keresztur kaj tie troviĝis ankauc abatejo. En 1566 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, la loĝantaro rifuĝis al la proksimaj marĉoj. En 1600 la turkoj okupis ankaŭ la malplenan fortikaĵon. Post la turka erao hungaroj kaj kroatoj refondis la vilaĝon kaj la abatejon. En 1848 la kroatoj ne apogis armeon de Josip Jelačić. En 1860 la fervojo atingis la vilaĝon, kaj tio kaŭzis prosperon. En 1962 nova lernejo kaj infanĝardeno ekfunkciis, en 1969 digo, en 1970 renovigita ponto konstruiĝis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, klubo de gemaljunuloj, kuracejo, dentokuracejo, poŝto, olicejo, doganejo, fajrobrigado, gastejo, vendejoj.

Vidindaĵoj redakti